SUZANA  KAJ  LA  ĈASISTOJ  DE  MUŜOJ

Pío Baroja, Eŭska E-Asocio kaj Fundación Esperanto, Zaragoza 2004, 160 paĝoj, 18 cm

Diversaj rakontoj el la fama eŭska verkisto. Tradukitaj el la hispana de Joxemari Sarasua. Traduko reviziita de Antonio Valén.

Pío Baroja (1872-1956) signifas la rakontiston en plej alta grado. Liaj historioj plenas de roluloj senĉese agantaj, kiuj jen aperas, jen malaperas, de aventuroj, de herooj kaj malherooj, de interplektitaj historioj. Ne senprave li kalkuleblas inter la grandaj verkistoj hispanaj, kaj ankaŭ eŭropaj, de la pasinta jarcento.

En la rakontoj de Baroja palpeblas profunda zorgo pri sociaj temoj. Per ili la aŭtoro elforĝas mondon plenan de malriĉo kaj mediokro, kiu spegulas la sordidan, mizeran kaj senelirejan Hispanion, kien li trafis vivi. Tia Hispanio, kie maljusto kaj kreteneco regis suverene. Kontraste, li elverŝas grandan simplecon sur siajn senhelpajn personojn, kies fatalo inspiras doloran teneron. Jen la homa pejzaĝo de kolera Baroja, kiu vidis ĉion klare, neelteneble klare.