SUPERNOVA

Supernova, Vinilkosmo, Donneville, 2006, 54 min.

Jen komento de Roĝer Borĝes, unu el la muzikistoj de Supernova:

Supernova estas freŝa rokbando el Brazilo, kiun anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Ale Mancini (elektrogitaro) kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo).

La sono kelkfoje memorigas nin pri U2, Metallica, Paradise Lost aŭ Radiohead, kun vigla voĉo, frapaj gitaraj akordoj kaj elstara muzikproduktado. La debuta albumo, titolita samkiel la bando-nomo, estis registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo.

La unua laborkanto nomiĝas "Pasio en Katen'", kanzono kiu malfermas la diskon kaj estas bona enkonduko al la muzikstilo de la grupo. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumon, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie faritan videoklipon en Esperanto, kaj pro tio jam fariĝas vera mejloŝtono en la historio de nia movado.

Aŭskultu muzik-peceton.