EL  MIAJ  SONORAJ  SOLOJ

Miguel Fernández, IEM, Vieno 1996, 100 paĝoj, 23 cm

La unua memstara volumo de atentinda ne plu nova poeto.

Jen recenzo de Hektor Alos i Font, kiu aperis en la revuo Literatura Foiro:

En sia modela prezento de "El miaj sonoraj soloj", Antonio Valén klasigas Miguel Fernández inter la dek ĉefajn poetojn de nia literaturo. Li plene pravas, ĉar "El miaj sonoraj soloj" atingas kaj eĉ superas la majstrecon de "La profil' de niaj spuroj", lia ciklo en "Ibere libere", kaj firmigas lin kiel unuarangan esperanto-poeton.

La homo

Miguel Fernández koniĝis kiel tradukisto per la teatraĵoj de Federico García Lorca "Sanga Nupto" kaj "La domo de Bernarda Alba". Poste sekvis la esperantigo de poemoj de Miguel Hernández aperintaj sub la titolo "Miguel Hernández, poeto de l' popolo". Kiel originala poeto li debutis libroforme en "Ibere libere" kune kun Gonçalo Neves, Jorge Camacho (antaŭe Georgo Kamaĉo) kaj Liven Dek. "El miaj sonoraj soloj" estas lia dua poemaro, tute memstara. Ĵuse li aperigis ankaŭ mirindan novelaron "Ekstremoj", denove kun la tri antaŭe cititaj iberaj aŭtoroj, kaj la eseon "Sur la spuroj de Federico García Lorca".

Lia amo al teatro, poezio kaj muziko igis lin krei du recitajn spektaklojn, "La profil' de viaj spuroj", kun muziko de Pedro Vilarroig, kaj "Havenoj", surbaze de la samnoma poemaro de Mauro Nervi. Fernández aparte elstaras prelegarte, kiel bone scias partoprenintoj en hispanaj, katalunaj, universalaj aŭ SAT-kongresoj aŭ en Internaciaj Literaturaj Forumoj. Sendube lia aparta ŝato al parolo kaj al senpera komunikado kun la publiko esencas por elĝui lian poezion, verkitan por laŭtlegado.

Kaj neniel eblas forgesi lian regulan taskon kritikistan. Fernández akumulas jam imponan kvanton da recenzoj kaj eseoj, per kiuj li neniel emas skolde ekskomuniki ĉiun ne verkantan laŭ liaj kriterioj, nek pripanegiri ĉion aperantan en nia verde perfekta lingvo ĉiopova, sed sincere kaj sindone disigi la grenon disde la pajlo kaj, tre singarde, orienti novajn aŭtorojn pri tio, kio bonas kaj feblas en arto. Sed, aliflanke, la tre solidaj konoj de la aŭtoro pri la nuna literaturo en esperanto nedubeble lin influis.

Fine indas substreki alian trajton de Fernández: lian persistan laboremon. Li estas celkonscia studanto de la lingvo kaj ties risortoj, kaj nombras inter la solaj, kiuj monaĥe entreprenus sisteman studon de la traduko de "Cent jaroj da soleco" (350 paĝoj) aŭ metodan kontrolon de la impona 1300-paĝa manuskripto de la hispana-esperanta vortaro de Fernando de Diego.

La verko

En "El miaj sonoraj soloj" Fernández distribuas siajn poemojn en "amajn", "opajn" kaj "omaĝajn". En la unua parto la aŭtoro grupigas 15 poemojn amajn aŭ privirinajn - sendube lia ĉeftemo. En la dua kuniĝas naŭ poemoj sociaj aŭ kritikaj. Kaj, fine, sep omaĝoj al proksimuloj kronas la verkon.

Fernández ĝenerale uzas ritmajn skemojn plurjambajn, kiuj jam tre oftis en lia unua poemaro. Li tamen kutime ne versas fiksforme. Se ni ne alkalkulas la hispanan silva, esceptas "Nuda virino", "Medito en gazala tonalo" kaj la sonetoj "Transamen" kaj "Amhundo" (aldone, notindas, ke la tri unuaj situas enkape de la libro).

Ĝuste tiuj du unuaj poemoj aparte informas nin pri la fono de la aŭtoro. "Nuda virino" estas "decima", do hispana versodeko (poemo konsistanta el dek rimitaj oksilaboj). Aliflanke, en "Medito en gazala tonalo" - efektive gazalanta nur tonale - rimarkindas ĉefe la asonanca rimo tipe hispana, neŝatata de la parnasistoj, sed brave defendita de Fernando de Diego kaj de Fernández mem. Li asonancas ankaŭ en la oksilaba "Rivero", dum en "Plia pluvet'", "Fina ĵigo", "Interludo", "Amtem' alejksandreska", "Romaj ruinoj", "Lago" k.a. li uzas "silva" (sinsekvon de dekunu- kaj sep-silaboj sen difinitaj longo kaj rima skemo), kiun li redonas per blankaj tri- kaj kvin-jamboj.

Sian hispanecon kaj hispanajn influojn fakte la aŭtoro neniel kaŝas, sed eĉ klare elmontras. Se ni rigardas la citaĵojn kaj dediĉojn de la poemoj - krom en la omaĝa parto - ni trovas ses samnacianojn de la aŭtoro (García Lorca - dufoje, Blas de Otero, Aleixandre - ankaŭ dufoje, Prados, Altolaguirre kaj Ibarruri) kaj du esperantistojn (Neves kaj Nervi). Inter la unuaj, krom Ibarruri - fama politikistino, ĉiuj poetas; kaj inter ili nur Blas de Otero - unu el la ĉefaj sociaj poetoj de la hispana literaturo - ne apartenas al la t.n. generacio de 1927. Evidente inter ĉiuj elstaras García Lorca, granadano kiel Fernández, kiun li tradukis kaj prieseis, al kiu li dediĉas omaĝon kaj kiu grave rolas en la poemo de la poeto al lia patro.

Kiel la 1927-anoj, sin nomantaj "nepoj de Góngora", donis al si genealogian arbon, tiel sendube Fernández, per sia omaĝo al tiu pinta skolo de la ĉi-jarcenta hispana poezio per motoj, poem-titoloj, dediĉoj, bildoj, temoj pruntitaj kaj lia ebrie rava uzo de tropoj ĝis niveloj neniam viditaj nialingve.

El la esperantistoj, Neves, ankaŭ omaĝita en la libro, atendeblas por ĉiu, kiu iom sekvis tra nia literatura gazetaro la reciprokan admiradon inter la du poetoj, kunverkintoj - kun Camacho kaj Dek - de "Ibere libere" kaj "Ekstremoj".

La dediĉon de la poemo "Poetiko" al Mauro Nervi eble surprizos iun. Direndas, ke Nervi verkis la antaŭparolon al "Ibere libere", dum Fernández prefacis "Havenoj" (baldaŭ aperontan ĉe Edistudio). La andaluzo, cetere, tiel blindumiĝis de tiu superba verko, ke, kiel dirite, li kreis recitan spektaklon surbaze de ĝi.

Ĝuste, laŭ mia kompreno, "Poetiko" ŝlosilas en "El miaj sonoraj soloj", ne nur pro tio, ke ĝi finiĝas per la vortoj titolantaj la verkon, aŭ pro tio, ke en ĝi aperas tipaj temoj Fernandezaj (la haŭto, la akvo kaj la maro, sonoj kaj muziko) - kaj ankaŭ liaj ŝiboletaj akuzativoj de direkto, sed pro ĝia lokigo fine de la "opa" parto de la verko. Mirigas, ke "Poetiko" estas la nura poemo en la tuta libro, en kiu "mi" ĉefrolas. Kaj tiu miro iĝas preskaŭ ŝoko ĝuste pro ĝia situo en la "opaj" poemoj - kio aparte gravigas la dediĉon, fariĝantan kontraŭpeso de la "mi" poema. Ĉar fakte, Fernández ne estas poeto de l' mi, sed de l' ni; kaj, malgraŭ la titolo, ne poezias pri l' solo, sed pri l' kuno.