HISTORIO  PRI  LA  SKISMO  EN  LA  LABORISTA  ESPERANTO - MOVADO

Platiel, SAT-Broŝurservo, 1994, 20 p.

Pro la evoluo de la politika situacio en Sovetio sub la jugo de Stalin, la tieaj SAT-anoj devis adapti sian sintenon al la nova gvidlinio. Mono kaj librostoko de SAT estis blokitaj en Sovetio. Tiel okazis en 1930 skismo, kiu perdigis milojn da membroj al Sennacieca Asocio Tutmonda, favoris kreon de mallongdaŭra I.P.E. (Internacio de Proletaj Esperantistoj) plej strikte obeanta al moskvaj direktivoj. La elementoj de tiu broŝuro, verkita de SAT-estrarano Platiel, ebligas pli bone kompreni la genezon de la afero kaj ties konsekvencojn. Senŝanĝa represaĵo de la originala eldono de 1935.