
En tiu libro Karlo Ŝtajner, sincera komunisto
fidela al sia idealo kaj konscia ke tio, kio konstruiĝis en Sovetio ne estis
socialismo, priskribis sian preskaŭ 20-jaran restadon en Siberia gulago.
Kreŝo Barkoviĉ ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002 por la traduko de tiu
verko. Ĉinlingva versio aperis en 2004 surbaze de tiu-ĉi esperantlingva traduko.
Jen recenzo de Jakvo Ŝram (Jakvo Schram):
Ni unue lasu paroli la aŭtoron:
"En la koncentrejoj de la NKVD, en la frostega dezerto de la malproksima nordo,
ĉie kie miaj suferoj transpaŝadis homajn mezurojn kaj limojn, ĝermis en mi unu
sola deziro: ke mi ĉion transvivu kaj ke mi rakontu al tuta mondo, kaj unue al
miaj partiaj kamaradoj kaj amikoj, kiajn teruraĵojn mi suferis. ... mi timis
ankaŭ ke maliculoj eluzos mian libron por kontraŭbatali socialismon. Tial mi
provis montri ke tio, kio okazis en Sovet-Unio ne estas la konsekvenco de la
socialismo, sed la perfido de la socialisma ideo. Tion pruvas la jaro 1939, kiam
Stalin subskribis kontrakton kun Hitler, kiu estis kontraŭ socialismo kaj
demokratio. Post la milito Stalino donis plian pruvon pri la perfido de la
socialismo, kiam sub la firmo de Kominform atakis Jugoslavion minacante ĝian
liberecon kaj specifan vojon al socialismo. Kion mi rakontas en ĉi tiu libro ne
estas sumo de ĉio, kion mi travivis, sed nur parto malgranda de tio, kio
efektive okazis. Por rakonti ĉion, kion mi kun dek miloj da personoj travivis
dum tiuj dudek jaroj en Sovetiaj koncentrejoj, mi devus havi superhoman
memoron."
Kiu ne jam legis ĉi tiun travivaĵon de Karlo Ŝtajner ne povas havi imagon pri
kio okazis malantaŭ la "fera kurteno". Usono uzis dum jaroj la laborpotencon de
sklavoj por fari malagrablan, pezan kaj malsanigan laboron. Homoj kiuj estis
kaptitaj en fora kontinento devas labori en mizeraj cirkonstancoj sur la
plantejoj de la Suda Usono. Stalin havis sian propran manieron. Li enkarcerigis
senkulpajn homojn en gulagoj. Sub la plej malhumanaj cirkonstancoj vivis
milionoj da homoj, ofte konvinkitaj socialistoj kaj komunistoj, en la laborkampoj
de Siberio.
En ĉi tiu esperanto-traduko oni retrovas la momentojn de senespero sed ankaŭ de
amikeco inter la viroj, kiuj pro hazardo devis kune vivi dum multaj jaroj. Dek
mil el ili ne atingis la tagon de liberiĝo kiel Karlo Ŝtajner.
Malfermu la libron kaj sekvu Karlon Ŝtajner dum la 7000 taga restado en la
koncentrejo de la "ruĝa diktatoro". Dum la vojaĝo tra Siberio de unu kampo al
alia, de unu mizera koncentrejo al pli terura loko. Ne eblas flankenmeti la
libron antaŭ fini la lastan paĝon. Lernu kiel facile nobla ideo kiu komunismo
estas, povas reduktiĝi, en la mano de freneza diktatoro, al malhumana kontraŭ
socialisma ilo.