SFEROJ  7

Diversaj aŭtoroj, Grupo Nifo, Santander, 1992, 134 paĝoj, 18 cm

Sciencfikciaj rakontoj de diversaj aŭtoroj kompilitaj de Miguel Gutiérrez Adúriz.

Ĉi sepa volumo el la serio "Sferoj", spicita per atuto da plurtemaj historioj kun varia etoso, proponas al vi jen rideton ĉe "Difektiĝis skuder'" kaj "Rakonto de la homo, kiu estis genio", rakontoj ŝercaj tamen pensigaj. Jen tremon ĉe "Sangantaj ŝtonoj", vere terura elcerbumaĵo. Jen amaran guston ĉe "Ŝvarc inter la galaksioj", "Iŝmael enamiĝinta" kaj "Envenu gesinjoroj". Jen aventuron ĉe "La krizalido". Nu, resume, bukedon da noveloj por sciencfikcie kaj esperante ĝui.

Jen la enhavataj rakontoj: