La plej longa inter la "sagaoj de islandanoj" kaj, laŭ iuj, la plej elstara el arta, stila kaj psikologia vidpunktoj.
Jen recenzo de Garbhan MacAoidh, kiu aperis en la revuo Monato:
Leĝoj landon prosperigas
Sur la kajo de la marhaveno Lerwick [leruik], ĉefurbo de la ŝetlandaj insuloj,
staras granda ŝildo, kiu bonvenigas ŝipojn al tiu antaŭe skandinava arkipelago.
Sur la ŝildo bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun devizo en la
antikva normana lingvo Með lögum skal land byggja (Leĝoj landon
prosperigas). Broŝuro de la ŝetlanda konsilantara informejo klarigas, ke tiu
devizo estas citaĵo el la Sagao de Njal, la plej grava verko de la
antikva literaturo de Islando. Kvankam hodiaŭ la ŝetlanda insularo estas
politike parto de Skotlando, la loĝantaro ankoraŭ fieras pri sia skandinava
deveno kaj pri la fakto, ke la nordaj insuloj (Ŝetlando kaj Orkadoj) estas
plurfoje menciitaj en la sagaoj.
Ne nur por tiuj nordinsulanoj estas interesaj la islandaj sagaoj. Ili intime
rilatas al la historio, kulturo, etnografio kaj popola tradicio de la tuta
nord-okcidenta Eŭropo, kaj precipe al la aliaj insulaj landoj: Irlando,
Skotlando kaj Kimrio, kiuj ĉiu estas parto de la vasta scenejo, sur kiuj estas
ludataj la dramoj de la sagaoj. Fakte, dum jarcentoj estis interplektitaj la
historio de la skandinavaj kaj keltaj popoloj. Tiel, la Sagao de Njal,
rakonto, kiu komenciĝas en Islando ĉirkaŭ la jaro 940 de la aktuala epoko,
finiĝas en Clontarf [klontarf], kvartalo de Dublino, kie la armeo de Brian Ború,
reĝo de Munstero, pirre venkis tiun de la skandinavaj loĝantoj de Dublino kaj
Lenstero.
Por tiuj, kiuj ne komprenas la islandan, la kvalito de la traduko estas
certigita per la fakto, ke ĉi tiu versio estis farita de Baldur Ragnarsson,
akademiano kaj konata poeto-verkisto, verkanta kaj en la islanda kaj en
Esperanto. La rezulto de lia laboro estas ne nur kompetenta, sed vere elstara,
prezentanta gravegan kontribuaĵon al la kreskanta nombro da esperantigitaj
juveloj de la monda literaturo.
La Sagao de Njal estas prave rigardata kiel la plej granda kaj artisma el
la islandaj sagaoj. Laŭ internacia enketo inter eminentaj verkistoj en la jaro
2002, ĝi estis elektita kiel "unu el la cent plej bonaj verkoj de la monda
literaturo."
Por tiuj, kiuj ne konas ĉi tiun literaturan ĝenron, oni eble devas klarigi, ke
temas pri longa proza rakonto, parte historia, parte legenda, verkita en Islando
de anonima aŭtoro, proksimume ekde 1200 ĝis la komenco de la 14a jarcento. La
tempo de la rakontoj, tamen, ampleksas la periodon de la mezo de la 9a ĝis la
komenco de la 10a jarcento.
Malgraŭ la granda tempa distanco, kiu apartigas nin de tiuj foraj jarcentoj kaj
la malsameco inter la medio kaj la etoso de la antikva islanda socio kaj la
hodiaŭa mondo, ĉi tiu sagao impresas preskaŭ kiel moderna romano, pro siaj
rimarkindaj kvalitoj de streĉiteco, klareco kaj koncizeco. Ne estas surprize,
do, ke Jorge Luis Borges, unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en la
hispana lingvo, kaj sendube la plej konciza stilisto de tiu kutime vortebria
idiomo, estis forte inspirita de la islanda literaturo.
Kompare kun la moderna romano, la Sagao de Njal postulas de la leganto
iom pli da atento kaj memorkapablo, ĉar la nombro de personoj kaj loknomoj, kiuj
figuras en la rakonto, estas grandega, kaj la intrigo estas aparte kompleksa.
Feliĉe, la tradukinto multe helpas nin per utilega antaŭparolo, en kiu li
klarigas la socian fonon de la sagaoj, la labirintan leĝsistemon, la monon
(grave por kompreni la punojn kaj rekompencojn) kaj la strukturon kaj stilon de
la ĝenro. Plie, li provizas nin per mallonga superrigardo de la Sagao de Njal
kaj per noto pri la islandaj nomoj. En la apendico fine de la libro troviĝas
kronologio de la eventoj en la rakonto, kaj listo de personaj nomoj
(nemalhavebla por sekvi la intrigon).
Estis jam menciite, ke la mondo, prezentata al ni en ĉi tiu sagao, estas tute
malsama al la nia. Ĝi komenciĝas en la tempo antaŭ la enkonduko de la
kristanismo en Islando: periodo de konstantaj bataloj kaj sanga intervenĝado
inter unuopuloj kaj familioj. Malofte tiaj okazaĵoj estas rigardataj kiel
katastrofaj aŭ tragikaj. Junaj skandinavaj batalantoj bonvenigis heroan morton
en batalo, kio certigis eniron en la festensalonegojn de Valhalo. Plie, la
leĝaro pri procesoj kaj punoj iom similis la ĝentlemanajn regulojn por ludi
anglan kriketon. En la rakonto, mortigantoj kutime informas la familianojn de la
mortinto pri la okazaĵo, kaj demandas kian rekompencon ili postulas. En kazo de
iu disputo, oni aranĝas proceson en la Althing, t.e. la nacia asembleo,
aŭ en la tiel nomataj kvaronaj kortumoj. En la Sagao de Njal estas detale
priskribita tiu komplikega sistemo. Kvankam tiu priskribo eble iom tedos kelkajn
legantojn, aliaj verŝajne interesiĝos pro la okazo, kiun ĝi donas por fari
komparon inter la moderna juro kaj tiu frua leĝaro.
La centra persono de la Sagao estas Njal Thorgeirsson, viro grandanima kaj saĝa,
respektata kiel spertulo pri la leĝoj kaj paciganto en okazoj de disputo. Al li
estas atribuita la aserto: "leĝoj landon prosperigas, neleĝoj pereigas". La tuta
rakonto rilatas al Njal, liaj familianoj, parencoj kaj amikoj. La tradukinto
montras ke, simile al aliaj sagaoj, ĝia baza strukturo konsistas el
enkonduko, konflikto, klimakso, venĝo, paciga interkonsento, kaj postvortoj,
sed la Sagao de Njal estas pli komplika ol aliaj. La klimakso estas la
perfida bruligo, en kiu estas mortigitaj Njal, lia edzino kaj aliaj el lia
domanaro, sed la influo de Njal ne ĉesas post lia morto. La batalo de Clontarf
fine de la sagao apenaŭ rekte rilatas al la resto de la rakonto, kvankam Helgi
Njalsson, la plej juna filo de Njal, estis dumtempe kortegano de orkada jarlo,
kiu estis petita militi en Irlando kontraŭ reĝo Brian.
La kronologio de la sagao ne estas ĉiam fidinda. Laŭ la tradukinto, "la aŭtoro
ne klopodis al logika historia datado, efektive la kronologio prefere estas
adaptita al estetikaj postuloj".
Kiel en aliaj antikvaj rakontoj de la ĝermanaj popoloj, la aŭtoro flegme kaj iom
entuziasme priskribas la sangajn detalojn de bataloj kaj atakoj, en kiuj membroj
kaj kapoj estas senkompate fortranĉitaj. Kuraĝaj batalantoj estas respektataj
kaj laŭdataj, eĉ de siaj malamikoj. Ofte oni havas la impreson, ke batalado
estas rigardata pli kiel sporto ol milito. La plej admirataj virtoj estas
kuraĝo, malavareco, gastamo, honoro, saĝeco kaj respekto al la leĝaro. Laŭŝajne,
eĉ la enkonduko de la kristanismo en la landon (menciita en la sagao) ne draste
ŝanĝas la konduton aŭ karakteron de la islandanoj. Tiuj, kiuj akceptas la
"novan" religion, iĝas kristanoj, ne pro ties moralo, etiko aŭ spirita etoso,
sed pro la supozo, ke la dio de la kristanoj estas pli potenca ol la paganaj
gedioj. En tiu kunteksto ne mankas humuro: ekzemple, la norvego, kiu venas por
prediki la kristanismon, mortigas paganan atakanton frapante lin per sia
krucifikso.
Tiuj, kiuj iom scias pri la kulturo kaj lingvoj keltaj, tuj rekonos kaj la
similecon, kaj la malsimilecon inter la mondoj islanda kaj kelta. Preskaŭ ekde
la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la
destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima
rilato, ĉu tiu de mastroj al sklavoj, ĉu tiu de regantoj kaj korteganoj, ĉu tiu
de edzoj kaj edzinoj. Kelkfoje ili rilatis kiel aliancanoj; alifoje kiel
malamikoj. La gaela vortaro (precipe en Skotlando) inkludas ne malmulte da
skandinavaj vortoj. Sufiĉe multe da islandaj personaj nomoj estas gaeldevenaj,
ekzemple: Konal, Kiljan ktp. La nomo Njal mem estas de irlanda origino. Kvankam
la islanda kaj la gaela estas tre malsamaj lingvoj (malgraŭ la menciitaj
vortaraj pruntaĵoj), parolantoj de keltaj lingvoj sentos sin ĉehejme legante ĉi
tiun version de la Sagao de Njal.
La stilo — kiu evidente estas fidela paŭsaĵo de la originala islanda lingvo —
estas ankaŭ tre simila al la kelta: verbo komence de frazo, inversio de
vortordo, simplaj frazoj sen subordigitaj propozicioj ktp. Malsimila al la frua
gaela literaturo estas la evidenta manko de intereso pri la naturo, flaŭro kaj
faŭno. Estas menciita nur unu arbospecio (la kverko) kaj du plantospecioj, nome
stelario kaj elimo, la unua kiel brulaĵo, kaj la dua kiel furaĝo
por la ĉevaloj. Tute mankas elemento de romantiko aŭ liriko. La versaĵoj cititaj
en la teksto temas nur pri batalo kaj mortigo.
Estas tre malmultaj kritikeblaĵoj en ĉi tiu eldonaĵo: kelkaj ne gravaj
komposteraroj kaj nur du pli gravaj, nome sima (simila, sama?) sur la
paĝo 232 kaj la nekomprenebla frazfragmento .proklli tiom faris sur la
paĝo 234, kie io mankas. Plie, mi havas dubojn pri la tradukista klarigo de
kelkaj skotaj loknomoj, ekzemple: en Skotlando oni diras Pentland Firth, ne
Firth of Pentland; kaj ne Fair Island sed Fair Isle (prononcata "Frajl" de la
insulanoj). Alia loknomo: Coll, priskribita kiel insulo inter Kimrio kaj
Irlando, estas fakte unu el la sudaj insuloj de la hebrida insularo, do en
Skotlando.
Tamen, ĉiuj tiuj malperfektaĵoj estas bagatelaj kompare kun la majstra kvalito
de ĉi tiu versio. La eldonaĵo estas beligita per koloraj ilustraĵoj kaj mapo de
Islando. Entute, oni ne povas tro laŭdi la laboron de Baldur Ragnarsson kaj la
iniciaton de FEL, kiu pliriĉigis nian esperantan literaturon per ĉi tiu verko.
Ĉu la esperantistaro povas nun atendi de simile dediĉitaj tradukistoj
esperantigon de aliaj gravaj specimenoj de la frua nord-eŭropa literaturo,
ekzemple Mabinogi el la kimra, Táin el la irlanda, Beowulf
el la anglosaksa, kaj de la Libro de la dekano de Lismore el la
skotgaela? Elstaran ekzemplon donis al ni Baldur Ragnarsson konigante al ni,
ne-islandanoj, gravan elementon de sia nacia literaturo. Espereble aliaj imitos
lin!