LA  RIBELO

Joseph Roth, SAT-Broŝurservo, 1988, 98 p.

Romano tradukita de Tarsen Regis.

Jen komentoj de Valo kiuj aperis en Sennaciulo (aŭgusto 1988):

"Andreas Pum, bona civitano, bona soldato, bona modelo de obeemo kaj sindonemo, perdis kruron en milito. Li ricevis premion, ordenon, kaj permeson ludi gurdon sur stratoj. Tial li opinias sin privilegia, sin sentas feliĉa, kaj plena de dankemo, li tute konservas sian respektegon kaj sian konfidon al ĉiuj establitaj aŭtoritatoj, al la patrio, al la registaro, al Dio... Ĝis iun tagon, hazarde alfrontita al stulta konflikto kun burĝo, kun tramoficisto, kun policano kaj kun juĝisto, li spertas, kaj fine ekkomprenas, ke li estas viktimo de la subpremanta socio. Tiam subite liaj okuloj malfermiĝas kaj li fariĝas konscia ribelulo, aŭ, kiel li diris, "pagano"...

La ŝtatinstancoj deprenas de li la gurdolicencon kaj la honorkrucon, lia edzino lin forĵetas, sekvas vico de mizeraj aventuroj, en kiuj li estas forlasita de ĉiuj, krom de unu lerta senskrupula fantaziulo, kiu strange amikiĝis al li, fidele lin helpas, kaj havigas al li kvietan posteneton. Tie, frue maljuniĝinte, li finas sian malfeliĉan vivon. Li mortas meze de fantasta sonĝo, en kiu, renkontinte Dion, la eks-konformisto esprimas al la Ĉiopova sian rankoron en blasfema parolado, kulmino de tiu sanktbildorompa libro.

Libreto ja ne dika, sed densa, sobre forta, inda je nia broŝurkolekto; libro, kiun ĉiu liberamanto devas meti sur sian breton..."