Rakontoj pri amo aĉetebla kaj ties implikoj.
Jen recenzo de Sten Johansson:
Laŭ postklarigo de la aŭtoro, la novelaro 'Promeso en
obskuro' de Manuel de Seabra fontas el aro da diversepokaj "teknikaj kaj
lingvaj ekzercoj". Povas esti, ke tio jen kaj jen rimarkeblas, tamen la
rezulto evidente estas multe pli ol tiom. Temas pri dudek tri mallongaj
noveloj, el kiuj dudek du havas la komunan temon 'vendado kaj aĉetado de
seksaj servoj'. Kaj tiun bazon de Seabra vere utiligis kiel 'temon kun
variaĵoj'. Li kondukas nin en ĉiujn angulojn de la mondo, en diversajn sociajn
tavolojn, kaj en diversajn nivelojn de ekspluatado kaj perforto.
Ĉar la verkisto ne estas hipokritulo. Li disvolvas sian temon sen prudo, ĉu
morala, ĉu socia, ĉu politika. Ni trovas scenojn de pura kruelo, kiel en 'La
tago fariĝos nokto', ni renkontas forrabitajn kaj mistraktatajn infanojn en
'Deely Bobbers por Lucy', ni alfrontas la neceson vendi infanon al bordeloj en
'La vento el la insuloj'. En aliaj rakontoj, tamen, la prostituado estas
prezentata en pli mildaj kaj akceptemaj koloroj, kiel en 'Kia nokt' ', kie
gaja kaj ebrieta knabino ne diskriminas sian fianĉon.
Kiel klarigon pri la vendado de seksumo oni trovas ĉefe la malriĉecon, neceson
eviti malsaton. Aldone al tio troviĝas la perforta devigo. Iomete mankas aliaj
kaŭzoj, kiel drogdependo, psika perturbo pro frua mistraktado kaj alio. Sed eĉ
pli mankas klarigo de la 'aĉetado'. Eĉ, oni havas la impreson, ke eble pli ol
prostituado universalas la emo 'aĉeti' seksajn servojn. Envere ja temas pri
merkato, kie proponado kaj demandado interagas.
En kelkaj noveloj la aŭtoro alprenas la perspektivon de la ekspluatataj homoj,
prostituitinoj aŭ aliaj. Kelkaj el tiuj, kiel 'Haringoj por Julieta', 'La tago
fariĝos nokto' kaj 'La vento el la insuloj', estas inter la plej sukcesaj eroj
en la novelaro. Sed aliaj ne same imponas. 'Deely Bobbers por Lucy' estas
interesa kaj grava, sed bedaŭrinde la aŭtoro tute malsukcesis krei kredindan
dialogon de misuzataj junaj knabinoj. 'Ploranta Eŭropo' estas tre sprita sed
enhave iom sensenca.
Ankaŭ se la perspektivo estas de aliulo, kelkfoje la rezulto estas bona, kiel
en '(Preskaŭ) romantika historio'. Sufiĉe bonaj mi trovas ankaŭ la novelojn
'La Reĝino', 'La karameloj de Vicença', 'La fuĝo' kaj 'Po cent vortojn
minute'. En tiu lasta, pri londona stenografistino kiu vespermanĝas kaj amoras
kun ĉiam nova amiko, kaj ankaŭ en kelkaj aliaj noveloj, ni trovas iom
diskuteblan komparon de la prostituado kun aliaj vivkondiĉoj. Temas pri la
ideo, ke ĝi "Ne estas pli malbona profesio ol aliaj" (p. 75, el la novelo 'La
programo por tiuj kiuj ne dormas'.) Tiu ideo ja neniel originalas, tamen eble
montras nesufiĉan komprenon pri la socia rolo kaj psika efiko de
sinprostituado.
El la komence menciita stilekzercado indas mencii kelkajn ekzemplojn. En
'Naivuloj' ni trovas respektindan provon ellabori trivialan lingvaĵon, eble ne
same vervan kiel ĉe Trevor Steele, tamen ne malbonan. Ankaŭ en 'Kia nokt' ' la
monologa lingvaĵo imponas. En kelkaj kazoj, la ekzerco koncernas rekreadon de
ia "ekzota" medio, nordafrik-dezerta, malaja, brazila, hinda ktp. Persone mi
trovas tiujn iom eksmodaj, kvazaŭ el tempo kiam al eŭropano sufiĉis mencii
oazojn kaj bajaderojn por veki raviĝon. La saman celon eble havas ankaŭ ne
tute plaĉa manio de la aŭtoro enplekti nacilingvajn vortojn kaj frazetojn,
kvazaŭ abundan lingvan biĵuterion.
Preskaŭ fiaske malprofundaj mi trovas tri novelojn, kiuj imitas stilojn
ĵurnalistan, etnologan kaj televidistan.
La lingvaĵo ĝenerale estas sufiĉe bona, kvankam jen kaj jen sentiĝas leĝera
influo de latinidaj lingvoj. Troveblas misaj vortelektoj, kiel "pabo" =
trinkejo, "karamelo" = bombono, "bufalo" = bubalo, kaj eble la uzado de
"porti" en senco konduki, venigi, ekz. "Ĉu mi portu vin hejmen?" (p. 48) aŭ
"Josefa, Josefa, mi portas al vi sinjoron" (p. 77). Tiun lastan kutimon oni ja
trovas ankaŭ ĉe multaj aliaj, tamen ĝi ĉiam impresas al mi komike.
Resume tamen 'Promeso en obskuro' estas leginda kaj pripensinda novelaro
senhipokrita.