LA  KIRASŜIPO  POTEMKIN

S. Eisenstein, Esperanto-videoservo, Kanariaj Insuloj, 2008, 71 min.

Populara filmo de S. Eisenstein pri milita dramo lanĉita en 1925.

En la rusa, kun Esperantaj subtitoloj. Tradukita de Kirill Ŝvedov.

Estis junio de 1905. Surŝipe de la kirasa ŝipo Potemkin okazas ribelo kaŭzita de la penigaj vivkondiĉoj kiujn la ŝipanaro suferas. Unu el la maristoj ribelitaj mortas dum la tumulto kaj oni portas lian kadavron al la haveno de Odessa kie la tiea loĝantaro simpatias kun la ribeluloj.

Pri ĉi-tiu filmo oni diris jam multe: pri ĝia revolucia enhavo, pri la eltrovoj kiujn ĝi portis en la kinematografon kaj pri tio, ke ĝi estis agnoskita kiel la plej bona filmo el ĉiuj tempoj fare de kinoeksperta komisiono en Expo’58 en Belgio.

Mendebla ĉe la libroservo de UEA.