PLI  OL  NENIO

Martin kaj La Talpoj, Vinilkosmo, Donneville, 2007, 38 min.

Jen pli ol jardeko ke Martin Wiese ĉefrolas en la esperanto-rok-kronikoj, unue kiel gitaristo kaj ĉefkantisto de Persone, unu el la pioniraj rokbandoj en la ĝenro, kaj li revenas post neeltenebla foresto per sia unua soloalbumo kiu entuziasmigos liajn multnombrajn fanojn.

Male al iuj aliaj bandoj origine rokaj, Martin ne klopodis saĝiĝi elektante pli dolĉajn sonorojn. Kaj eĉ se la albumo "Sen" de Persone, tute akustika, povus lasi imagi evoluon en tiun direkton, la ŝatantoj de fortaj sentoj certe ne estos seniluziigitaj! Akompanata de La Talpoj, Martin elektis rokon melodian kaj foje eĉ "grunĝan" el kiu aperas reliefe, persone, lia voĉo kaj lirikoj, tre tipe rekoneblaj, kaj sen malstreĉiĝi.

For la ideo ke li estas artisto izolita en sia fako kiel aŭtoro, komponisto, kaj interpretisto; Martin Wiese rivelas ankaŭ sian grafikistan talenton regalante nin per portreta kovrilo mempentrita, kiu respegulas sian blu-urbecan kaj fantastan universon!

Tiu KD entenas ankaŭ du muzikvideojn (klipojn), el kiuj unu spekteblas en iu konstanta rubriko ĉe Vinilkosmo, kaj unu MP3 titolita "Homoj kiel mi Roĝer' Borĝes Remiks'" kies daŭro estas preskaŭ 8-minuta por nutri vian MP3-poŝludigilon aŭ ipodon.

Rigardu unu videoklipon.

Aŭskultu muzik-peceton.