LA  PARIZA  KOMUNUMO  DE  1871

Diversaj aŭtoroj, SAT, Parizo, 2008, 90 p., 16 cm.

Ĉi tiu libro, kiu multon ŝuldas al la “Amikaro de la Pariza Komunumo 1871” prezentas historian skizon pri unu el la plej riĉaj epizodoj de la laborista historio. Sekvas diversaj kontribuoj pri kelkaj apartaj roluloj, kiuj ebligas iom pliprofundigi kelkajn el la aluditaj aspektoj.

La tuto celas disponigi bazan klerigan materialon pri la temo, kaj espereble spronos al verkado de samtipaj libretoj pri aliaj gravaj okazaĵoj, kies studado plu havas praktikan utilon.

Jen la antaŭparolo de Claudine Rey, Prezidantino de la “Amikaro de la Pariza Komunumo 1871”:

Kvankam ĝi daŭris nur 72 tagojn, la Pariza Komunumo stampis la kolektivan konscion en Francio, kaj eĉ pli vaste, en la mondo. Grandega popola elano, ĝi sukcesis starigi veran demokration, ĉar ĝi enkondukis la revokeblan mandaton. Jam en afiŝo eldonita antaŭ la unuaj balotoj ĝi sciis doni al la balotontoj verajn konsilojn por ebligi al ili taŭge elekti siajn kandidatojn. Tiel ĝi konsilas “malfidi tiom la ambiciulojn kiel la novriĉulojn, kiuj ambaŭ konsultas nur sian propran intereson kaj fine ĉiam konsideras sin nepraj”.

Jen la spirito. La popolo havas ne nur parolrajton sed eĉ povon! La instruistoj starigas laikajn lernejojn, senpagajn, malfermitajn al knabinoj same kiel al knaboj. La artistoj mem mastrumas, kadre de federacio, la kulturajn aktivaĵojn. Ili remalfermas la muzeojn fermitajn dum la sieĝo. La komunumanoj deziras baloti por la juĝistoj kaj bruligas la gilotinon. Antaŭanoncante la malaperigon de la diskriminacioj, la instruistinoj akiras la salajroegalecon inter viroj kaj virinoj. Memmastruma projekto stariĝas kiam la laboristoj ekprizorgas la metiejojn, kiujn forlasis la mastroj: la “friponaj fuĝintoj”, kiuj kaŝiĝas en Versajlo. La domposedantoj ne plu rajtas forpeli la senmonajn luprenantojn. La 2-an de aprilo, 34 jarojn antaŭ la leĝo de 1905, la Komunumo proklamas la disiĝon de la Eklezio kaj de la Ŝtato kaj multegajn aliajn antaŭenirojn, kiujn la subpremo dum la sanga semajno, la enkarcerigoj kaj la deportadoj provis forviŝi. La du tekstoj pri la eminentulinoj Paule Minck kaj Louise Michel, substrekas la rimarkindan rolon de la virinoj dum la Komunumo. La artikolo pri Vroblevskio atestas pri la loko, kiun la komunumanoj kapablis lasi al la fremduloj, jen aktuala leciono! Ĉi tiun pasiigan historion, kiu tremigis la burĝaron kaj plu timigas ĝin, vi nun povas ekkoni en Esperanto.

Ĉu tiu universala interkonsento, tiu internacia frateco, kiun supozigas Esperanto ne ankaŭ estas la interna ideo de la Komunumo? Tiun grandan esperon, kiu vivas en la kerno de ni mem, de ĉiuj kiuj ne senesperiĝas pri la homaro, ni retrovas en la neceso interkompreniĝi sen lingvaj bariloj. Interkompreniĝi sed ankaŭ interŝanĝi klerigocele tradiciojn, historiojn, malsimilajn spertojn pri la “aliulo”, tiu kiu aliokaze timigas ĉar ĝi ne estas komprenata! Ĉi tiu teksto estos la eko de belega kolekto pri laborista memoro. Rimedo por esti pli bone ekipita por la ĉiutagaj bataloj. Dankon do al tiuj, kiu decidis verki kaj traduki la tekstojn, kiuj transdonas la esperon pri pli bona mondo!