SINDIKATISMO  -  SOVETOJ

Anton Pannekoek, SAT-Broŝurservo, 1980, 28 p.

Konciza prezento de la laborista konsiliismo. Tradukita de Kribo.

La aŭtoro konstatas, ke "sindikatismo estas intime ligita kun la kapitalismo" (p. 9). "La sindikatismo estas vera potenco. Ĝi disponas konsiderindajn monrimedojn kaj moralan influon zorge flegatan en siaj diversaj eldonaĵoj. Tiu potenco estas koncentrita en la manoj de l' sindikatestroj, kiuj uzas ĝin ĉiufoje kiam la apartaj interesoj de l' sindikatoj ekkonfliktas kontraŭ tiuj de la laboristaro. Kvankam ĝi estis konstruita far kaj por la laboristoj, la sindikatismo superregas la laboristojn, sammaniere kiel la registaro regas la popolon" (p. 11). Kontraŭe, "en la sovetsistemo ĉiu delegito estas revokebla ĉiumomente... en la sovetoj la laboristoj estas reprezentataj en siaj devengrupoj laŭ la uzino, la laborejo aŭ la industria fako" (p. 24).

"La vera organizo, kiun bezonas la laboristoj en la revolucia procezo estas organizo, en kiu ĉiu partoprenas, korpe kaj mense, tiel en la agado kiel en la gvidado, en kiu ĉiu pensas, decidas kaj agas... La profesiaj gvidantoj ne havas lokon en tia organizo..."