
A. Thorkent, Grupo Nifo, Santander, 1995, 96 paĝoj, 17 cm
Sciencfikcia romaneto. Tradukita el la hispana de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
A.Thorkent estas la pseŭdonimo de Angel Torres Quesada,
hispana sciencfikcia-verkisto el Cádiz, kiu en la komenco devis unue uzi
anglecan nomon (nur verkojn el angleparolantoj oni vendis tiuepoke) kaj due fari
absolute senpretendajn verketojn (t.n. trajnliteraturo), kun difinita nombro da
paĝoj (ĉiam 94), por vivteni sin. La originala lingvo estas la hispana
(kastilia). Nuntempe, la verkoj de Angel Torres Quesada aperas sub lia reala
nomo kaj, kvankam ili daŭre havas aventurajn fonojn, ili estas literature pli
altkvalitaj.
Fakte, la apero de la serio "Future" celis ŝtopi trueton en nia kulturo
havigante al la esperanta sciencfikcia-leganto tre malmultekostan
trajnliteraturon.