LA  NOVA  PARADIGMO  EN  PSIKOLOGIO

Rubén Feldman González, SAT-Broŝurservo, 1985, 260 p.

Konferencoj kaj dialogoj en universitatoj de Usono, Eŭropo kaj Latinameriko. Tradukitaj de Néstor Kalusky, Analia Odetto, Alicia Toffi kaj Mónica Lucero.

La aŭtoro estas kuracisto-kirurgo kaj psikiatro-neŭrologo, universitata profesoro. La libro temas esence pri holokinetiko (totala movo) kaj nova observado en la ĉiutaga vivo, edukado kaj psikoterapeŭtiko, kiun la aŭtoro nomas: "unueca perceptado". Li asertas ke tio estas urĝe bezonata por la alproksimiĝanta revolucio en la homa psiko. Li resumas tion jene: "La unueca perceptado, sole aŭ en la rilato, estas la nura aĵo kiu valoras – ĝi estas tio, kio sole gravas en la vivo, ĉar krom ĝi ne ekzistas kontakto kun la realo kaj la personoj". Li kontaktis persone mondkonatajn sciencistojn kaj edukistojn antaŭ ol publikigi ĉi tiun verkon. Por ordinara nefakulo sufiĉas esti interesata pri la vivo kaj la homa sorto por kompreni kaj sorbi tion, kion la aŭtoro celas komprenigi tiel pasie kaj sincere.