MANIFESTO  POR  NOVA  CIVILIZADO

Sufiĉas  trairi  la  ponton

Michel Eliard kaj Patrick Pappola, SAT, Parizo, 2013, 54 p., 20 cm.

La libreto “Manifesto por nova civilizado” kun subtitolo “Sufiĉas trairi la ponton” celas plenigi kompletan mankon de alternativo rilata al etiko kaj daŭro de nia civilizado. La du kunverkintoj havas klaran pozicion pri gravaj problemoj (socio, ekologio, komunikado, financo, heredaĵo) kaj diras sian indignon pri forgeso pri la homo en ĉiuj kampoj kaj pri la laŭdira progreso, kiu fakte kaŝas la volojn regi kaj alproprigi. Neniu inda ŝanĝo estiĝos sen profunda ŝanĝo en la spiritoj, kaj tiu libreto alportas la necesajn elementojn. Kerna ĉerpofonto estas la verko de profesoro Gilbert Durand “Scienco de la Homo kaj Tradicio”.

Jen antaŭparolo de la tradukinto, Renée Triolle:

Michel Eliard estas esperantisto el suda Francio kaj… li ne havas televidilon, sekve restas al li multe da tempo por legi kaj pripensi. Kun juna instruisto, Patrick Pappola forte engaĝita en bataloj por protekti naturon (defendo de la urso en la montaroj Pireneoj, natura rezervejo mara kaj tera inter Marsejlo kaj La Ciotat) li multe diskutis pri kia mondo restos por niaj infanoj se ni daŭre vivas tiamaniere. Tute klare estas, ke nia mondo ne povas daŭre vivi laŭ la konsumsistemo, kiu permesas vivigi 6 miliardojn da homoj laŭ la usona vivmaniero dum ni jam estas 7 miliardoj. Same tute klare estas, ke ni, el ekstremokcidenta mondo, kiuj ĝuas la diversajn profitojn de progreso ne rajtas malpermesi al la evoluantaj landoj celi la samon, do ni kune, ni la Homoj, devas krei novan socimodelon ne kun kresko sed kun malkresko por respekti la planedon kaj la homojn. Sed ne nur konkretaj havaĵoj permesas al la homo bone vivi se li ne samtempe pripensas sian lokon en la mondo: kiel rilati kun la naturo? kiel rilati kun la Tradicio? kiel konscii, ke ni vivas nur surbaze de diversaj mitoj, neniel raciaj. Apogante siajn ideojn sur la ideoj de nunaj sociologoj (ĉefe Gilbert Durand) aŭ malnovaj filozofoj, la du kunverkintoj invitas nin pripensi kaj kun ili trairi la ponton al alitipa socimodelo. Trairi, ne nur transiri ĉar ne mankos problemoj kaj malfacilaĵoj.

Tiu “promenado” tra la jarcentoj kondukos nin de greka mitologio al francaj filozofoj, de la pensantoj de la 18a jarcento (jarcento de la Lumoj) al nuntempaj bardoj. Por helpi vin, vortareto je la fino de la eseo iĝas kvazaŭa panoramo de moderna filozofio.

Kaj jen la prezentado de la verko dum la madrida SAT-Kongreso: