“NE  NUR  VORTOJ,  SED  AGOJ”

Roland Levreaud, SAT-Broŝurservo, Beauville, 1997, 112 p.

Roland Levreaud (“ROL”) (1919-1992) estis sindonema aktivulo ne nur en Esperantio sed ankaŭ en Internacia Civila Servo, en biciklistaj asocioj… En Esperantio li estis prezidanto de Franca E-Instituto, ellaboris la vortaron “Diccionnaire pratique”, kunlaboris kun Waringhien pri la suplemento al PIV. Li prelegis en kongresoj, en kulturaj centroj. Li havis grandan erudicion pri muziko, kino, beletro, ekologio… Firma en siaj progresemaj opinioj, li estis samtempe tre tolerema. Li gvidis triagradajn perkorespondajn kursojn, proponis sociajn temojn, pacience helpis la lernantojn, estis larĝvida kaj eble eĉ tro malsevera.

La broŝuro konsistas el 26 artikoloj aperintaj inter 1950 kaj 1989 en diversaj gazetoj. Relegante ĉi tiujn mallongajn komentojn pri eventoj, kiuj foje trafis nin antaŭ kvardek jaroj, ni miras pro la klarvideco de ROL. La titolo “Ne nur vortoj, sed agoj” bone spegulas la spiriton de la artikoloj. La informoj, la pripensoj estas nutritaj de persona agado, celas rektan aplikon, konkretan faron. Ses kontribuoj temas pri lia, nia, esperantista agado, aliaj memorigas al ni la multfacetan aktivadon de nia kamarado: lukto por la paco, kontraŭ rasismo aŭ polucio, sed ankaŭ biciklado aŭ kinarto. Aparte elstaras la “raportoj” pri militrifuzantoj, pri Leningrado, kaj ĉefe pri lia laboro en Internacia Urĝa Agado. “Mia San-Dominga vilaĝo” (p. 78) estas miregiga. Nenie troviĝas pli perfekta konkretiĝo de la “interna ideo”, de la “homaranismo”, de la “eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo”… En tiuj paĝoj kuniĝas beletraj, emociplenaj tamen precizaj priskriboj, kaj klara analizo de ekonomiaj kaj politikaj faktoj…