NENIO  ESTAS  PLU  KIEL  ANTAŬE

George Patrice Bilong Bilong, Fondaĵo Afriko de UEA, 1997, 40 paĝoj, 21 cm

Bildrakontitaj scenoj el la ĉiutaga vivo de nuntempa Afriko. Afriko ŝanĝita, misinfluita de la okcidenta kulturo. Tio ĉi ne estas fikcio. Nenio plu estas kiel antaŭe: la infanoj ne plu aŭskultas la konsilojn de la maljunuloj, de pratempo konsiderataj kiel saĝuloj; la geedziĝo ĉesis esti la kuniĝo de du familioj, kaj fariĝis la afero de nur du geamantoj; la gastigado, kiu hieraŭ estis fieraĵo de ĝiaj popoloj, estas nun nur miraĝo, utopio...