NEĜULINO

kaj  aliaj  fabeloj

Fratoj Grimm, SAT-Broŝurservo, 1999, 94 p.

La tradukon el la germana majstre plenumis la plej valora E-pioniro (kun Zamenhof). Jen, ekzemple, kion Leon Couturat menciis en “Historio de Esperanto” (1964) pri la arto de Kabe:

“… La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la Esperanta prozo-stilo. Lia lingvo estas pura, klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj. Ĉiu vorto estas sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo; ekzemple li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verbformojn (estis anta, estis inta, estis onta, ktp), li skribis veran internacian E-lingvon, agrable glatan, lude legeblan…”