MORTOPUNO
Faktoj  &  Dokumentoj

Diversaj aŭtoroj, SAT - Eldona Fako Kooperativa, Paris, 2007, 156 p., 20 cm.

Voĉoj de artistoj kaj de mortkondamnitoj, plus faktoj kaj argumentoj pri tikla temo.

La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, artistoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno.

El ĉio tio la legantoj espereble ĉerpos pensigan materialon, kiu ebligos al ili akiri propran opinion pri la temo, kaj eventuale el tio eltiri praktikajn konkludojn por plua agado en la kadro, kiun ili mem opinios plej oportuna por tio.

    Enhavo

Unua parto: voĉoj de artistoj

Klaŭdo Mizerulo, Viktoro Hugo
Ne mortigu!, de Leo Tolstoj
Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto, Nikolao Nekrasov
Ne mortigu!, Paŭlo Signoret

Dua parto: voĉoj de mortkondamnitoj...

Deklaro de Ravaŝolo
Letero de Sako (Sacco) el la malliberejo
Letero al ĉiuj miaj amikoj, Julos Beaucarne
"Mi denove estis batita...", Mumia Abu-Jamal
Usono: seninterrompa subpremo, Mumia Abu-Jamal

Tria parto: faktoj kaj argumentoj

Historio
Mortopuno tra la mondo en 2007
Argumentoj
Perspektivoj
Fontoj
Glosoj

Kontribuis al tiu ĉi libro, per redaktado, ilustrado, tajpado, korektado, enpaĝigo aŭ diverstipaj rimarkoj kaj sugestoj: Robin Beteau, Ronald Creagh, Toño del Barrio, Gunnar Gällmo, Fil Guichet, David Kelso, Kribo, Ansofi Markovo, Vinko k Vito Markovo, Viola Murasaki, Barbara Petit, Platano, Arturo Prent, Frederiko Scibor, Paŭlo Signoret, Serĝo Sir, Manfredo Westermayer.