MIGRANTE  TRA  METIOJ

Valo, SAT-Broŝurservo, 1990, 112 p.

Aŭtobiografia rakonto de R. Laval (1900-1996).

"Iuj homoj pasigas sian tutan aktivan ekzistadon sekvante rektan kaj glatan karieron; aŭ en unu loko kaj unu entrepreno, en kiu ili profundigas sian sperton; aŭ migrante de loko al loko, sed ĉiam en ununura profesio: tiel ili rikoltas sciojn de diverslandaj samprofesiuloj, kiel la migrantaj meti-"kompanoj", kaj daŭre pliriĉigas sian propran fakulan pakaĵon.

Mia profesia vivo konsistis el kvazaŭa migrado inter diversaj metioj kaj diversaj regionoj. Ĝi balanciĝadis kiel ŝipo sur maro skuata de hazardaj ventoj. Sed la hazardon, konfesinde, helpis mia propra fantaziemo...

Franca proverbo diras: Ruliĝanta ŝtono ne amasigas muskon. Mi almenaŭ kolektis fasketon da rememoroj, pri kiuj mi nun raportos..."