MEMORINDAJ  ANARKIISTOJ

KAJ

ANARKIISMA  ESPERANTISMO

Miguel Fernández, SATeH, 2014, 156 p., 21 cm.

Liberecana antologio kun tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin kompilitaj, tradukitaj kaj komentitaj de Miguel Fernández.

Jen la enkonduko de la tradukisto, Miguel Fernández, al ĉi verko:

Jen pluas la jaro 2014. Terura kaj mirinda, kiel ajna alia. Sed kiel elvokiva! Kiel riĉa je gravaj bildoj alitempaj kadre de la batalado por la emancipiĝo de la popoloj! Eventoj kaj homoj revenas en nin kaj ree papilias en nia animo susurante, ke la futuro ankoraŭ eblas. Ĉe ni hispanaj laboristoj memorindas aparta persono de nia historio, la nobla figuro de ĉampiono de nia afero: Anselmo Lorenzo, alnomata “la avo de la hispana anarkiismo”. Ĝuste al li ni dediĉas ĉi libron, kiu alproksimigas nin i.a. al liaj vivo kaj verko, en la centjara datreveno de lia morto. Li forpasis en Barcelono la 30an de novembro 1914, sed lia vivo kaj lia verko eternas.

Pri la ekzisto kaj la agado de Anselmo Lorenzo mi sciiĝis fine de la sepdekaj jaroj. Ankaŭ kun multaj nomoj kaj homoj el la sama tendaro mi konatiĝis tiutempe. Post la forpaso de la diktatoro Franco, la anarkiisma movado, tiel persekutata kaj subpremata de tiu puĉisto, ekĝermis kun tia forto, ke, timigite, eĉ Franko’istoj konvertiĝintaj al “ĉiamaj demokratoj” uzis ĉiajn artifikojn por ruinigi la frukton. Kaj ili, ve, sukcesis! Sed ni, tiamaj junaj liberecanoj, travivis tiun periodon kun nesplitebla entuziasmo, kun la sento, ke ni havas la revolucion ĉe la pinto de la fingroj. Aperis anarkiisma literaturo, kiun ni “voris”, ĝuis kaj asimilis. Inter la de mi plej ŝatataj el tiaj delicaj spiritaj nutraĵoj troviĝis Vida y obra de Anselmo Lorenzo [Vivo kaj verko de Anselmo Lorenzo], de Federica Montseny, kaj Comunismo autoritario y comunismo libertario [Aŭtoritatisma komunismo kaj liberecana komunismo], de Max Nettlau, kun antologiinda prologo de la sama aŭtorino: Max Nettlau o la lección de la modestia [Max Nettlau aŭ la leciono pri modesto]. Ĉi lastan tekston mia grupo liber-ama kaj stara kontraŭ ĉiaj eklezioj, ĉu religiaj aŭ politikaj, adoptis kiel gvidilon kaj baptis “la beatecpromesoj de Frednjo”.

Pasintjare mi sentis la deziron reveni al tiuj verkoj. Sed reveni kiel tradukanto por provi redoni kaj la esencon de la enhavo kaj ties harmonojn, nome la vibrojn, kiujn mi ricevis legante ilin por la unua fojo. Kaj mi esperantigis ambaŭ tekstojn.

Iam mi, ĉe grupo da madridaj SATeH-anoj, ĉeestis la prezenton de libro: Anarquistas: Un siglo de movimiento libertario en España [Anarkiistoj: Unu jarcento da liberecana movado en Hispanio]. Ĝi aperis en 2010, kadre de la centjara jubileo pri la fondiĝo de la hispana anarki-sindikatisma sindikato CNT. Temas pri interesplena traktato, kiun ĝia aŭtorino, Dolors Marin, verkis kiel doktoran disertacion. En ĝi legeblas multpaĝa ĉapitro, la dua, dediĉita al anarkiismo kaj la planlingvoj Esperanto kaj Ido. La aparte afabla Dolors montris al ni siajn respekton kaj admiron al Esperanto kaj al la esperantistoj. Kaj sciigis nin pri sia bona sperto ĉe niaj kamaradoj, kiam ŝi kolektis donitaĵojn kaj faris intervjuojn por ellabori sian disertacion. Kaj aldonis, ke tiu esploro havigis al ŝi multe plian ĉi-prian materialon esperantigeblan kaj publikigeblan. Mirinde! Unue, ĉar ne abundas verkoj pri ĉi temo. Due, ĉar ankoraŭ malpli abundas doktornivelaj ĉi-rilataj studoj far homoj eksteraj al la E-movado, kvankam simpatiantaj al nia lingvo, kiel ĉi-okaze.

Pasintsomere mi esperantigis la paĝojn de Marin. Kaj ĉi-jare mi kunmetis ilin kun la ĉi-supre menciitaj esperantigoj de Montseny-eseoj. Mi ja havis la intencon priomaĝi la figuron de Lorenzo en la centa datreveno de lia forpaso. Sed ankaŭ de Bakunin en la ducenta jubileo pri lia naskiĝo. Kiel kutime, la kompanoj de SATeH entuziasme akceptis mian proponon. Dankon al vi ĉiuj!

Jen la rezulto: ĉi libro tiel proksima al mia koro. En ĝi, unue, post biografio de Federica Montseny, ĝueblas ties paro da elplumaĵoj Vivo kaj verko de Anselmo Lorenzo kaj Max Nettlau aŭ la leciono pri modesto. Due, post biografio de Dolors Marin, aperas ties studo La proleta internaciismo kaj la planlingvoj. Fine, legeblas tri Apendicoj, ili ĉiuj en mia traduko: fragmento de Aŭtoritatisma komunismo kaj liberecana komunismo, de Max Nettlau, kaj du komentitaj tekstoj de kantoj emblemaj por la hispanaj anarkiistoj.

La enhavo, ĉar plena de hispanaj historiaj personoj kaj eventoj, faris nepra kaj oportuna la uzon de multaj klarigaj notoj. En ambaŭ verkoj de Federica Montseny, mi mem ellaboris ĉiujn piedpaĝajn notojn kaj ĉiujn klarigojn inter rektaj krampoj. Ĉe Dolors Marin, al ŝiaj propraj notoj mi aldonis miajn, aperantajn jen kun la indiko NeT (noto el la tradukinto), jen inter rektaj krampoj.

Cetere, plej sinceran dankon al Dolors Marin pro ties ĉiama afablo kaj al mia kataluna amiko Javier Guerrero, kiu havigis al mi kopiojn de historiaj dokumentoj, veraj juveloj, rilataj al la anarkiisma esperantismo traktita de Marin.

Apartan dankon meritas mia kamarado kaj amiko Pedro Sanz, senlaca batalanto por la aferoj de SAT kaj de SATeH. Ĉu iu tajp-eraro aŭ malglataĵo, eĉ se plej nekredeble maskitaj, sukcesis eskapi el lia kontrolo de agl-okula revizianto? Krome, li flegis la kompostadon de ĉi amata libro.

En ĉi momentoj de sociala regreso, de brutala fitretado de niaj perbatalitaj atingoj kaj rajtoj sub tio, kion kapitalistoj nomas demokratio, plene sencas turni niajn korojn al la lumo. Al la torĉo portita de la ĉampionoj de nia afero. Kaj lerni el pasintaj eraroj kaj el pasintaj trafoj. Kaj ekkonscii, ke la revolucio eblis kaj la futuro eblas. Kaj, surbaze de tio, laŭte ripeti al niaj subpremantoj jenan maksimon de Buenaventura Durruti:

Ni portas novan mondon en niaj koroj.
Kaj tiu mondo kreskadas ĉi-momente!