
La Manlibro kreiĝis kadre de "Flugiloj de Malfacila Vento", projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto.
La celoj estis:
plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto/komunumo
altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj
iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj "multobliga efiko"
La materialon oni pretigis ĉefe por junaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto, kiuj volas spertiĝi pri tiu fako kaj legi pri ĝi esperantlingvajn artikolojn. Tre utilas la eldonaĵo ankaŭ por spertaj instruistoj, kiuj ŝatus havi bonan superrigardon pri la metodologio, informiĝi pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al la plej aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj.
Krom la teoria parto kaj historia trarigardo pri metodoj oni publikigas ankaŭ dokumentojn, modelojn por instruplano kaj priskribon de modela leciono, kaj ankaŭ diversajn listojn kun utilaj informoj.
Jen kion diras Renato Corsetti pri ĝi:
"Tio, kio ofte detenis min de legado de pedagogiaj tekstoj estas la parol-abunda
stilo kun longaj frazoj en kiuj oni dubas ĉu la lingvo, kiun oni renkontas,
estas la malnova greka aŭ Esperanto. Male ĉi tiu libro estas freŝe malsama kun
mallongaj kaj faktabundaj tekstoj. Se vi volas scii, kiun metodon sekvi en
difinita situacio, kiun ekzercon uzi, kiun ekzamenon celi por viaj lernantoj, la
informoj estas tie. Temas pri speco de enciklopedieto pri instruado de
Esperanto..."