LIBERECANAJ  PENSOJ

Diversaj aŭtoroj, SAT-Broŝurservo, 1999, 480 p.

Tiu ĉi duvoluma kompendio konsistas el 17 tekstoj. Plej multaj aŭtoroj estas famaj anarkiistaj aktivuloj el diversaj landoj: Kropotkin, Domela-Nieuwenhuis, Malatesta, C. A. Laisant, Jean Grave, Sébastien Faure, Maurice Fayolle... aŭ literature famaj verkistoj: La Boétie, Oscar Wilde... Aldone, abundas pli mallongaj citaĵoj, lokitaj komence de ĉiu volumo. Ne mankas ĉapitroj pri la hispanaj avangarduloj Francisko Ferrer kaj Durruti.

Kompreneble, tute ne eblas liveri per 480 paĝoj kompletan superrigardon al la riĉa galerio de la plej famaj liberecanoj. Cetere, plej multaj liberamantoj neniam aktivis en anarkiistaj grupoj aŭ asocioj, ĉar la "liberecana penso"manifestiĝis jam en la Antikveco, kaj longe antaŭ ol aperis la unuaj organizoj malkaŝe celantaj anarkion kiel "plej altan esprimon de l' ordo" (Elizeo Reclus).

Fine de la dua volumo troviĝas listo de aliaj liberecanaj tekstoj legeblaj en Esperanto kaj la ĉefaj adresoj, al kiuj sin turni sur la E-kampo.

Enhavo de la 17 ĉapitroj:

  1. La liberecana penso, unua parto (citaĵoj)

  2. Liberecanaj vivkonceptoj pri socio-organizado (Fontaura)

  3. Imaga dialogo Marks-Bakunin (M. Cranston)

  4. Revolucia registaro kaj aliaj tekstoj (Kropotkin)

  5. Piramido de l' tiranismo (F. Domela-Nieuwenhuis)

  6. Anarkio kaj organizo kaj aliaj tekstoj (Malatesta)

  7. Durruti, simbolo de la hispana revolucio (Pario)

  8. La liberecana penso, dua parto (citaĵoj)

  9. Memvola servuto (La Boétie)

  10. La homa animo sub socialismo (Oscar Wilde)

  11. Internacia Laborista Asocio (Rezolucioj de St. Imier, Statuto)

  12. La parlamentisma iluzio (C. A. Laisant)

  13. En anarkiista socio, kiel kondutos la individuo? (J. Grave)

  14. Francisko Ferrer (A. Lorulot). Antaŭ ...90 jaroj (A. Caubel). La pledo por Ferrer (F. Galceran Ferrer)

  15. La anarkiistoj (Sébastien Faure)

  16. Pripensoj pri anarkiismo (Maurice Fayolle)

  17. Esperanto kaj la anarkiistoj (E. Vivancos)