LETEROJ  DE  E.  LANTI

E. Lanti, SAT-Broŝurservo, 1987, 244 p.

En ĉi tiu libro, ariganta leterojn verkitajn ĝis 1938, troviĝas la senĝena pensesprimo de E. Lanti pri la esperanta afero ĝenerale; pri la skismo, kiu okazis en nia movado; pri marksismo, bolŝevismo, judismo, moralo, ktp; pri budaismo, Rabelezo, japanaj virinoj, ktp., ktp. Fine, publikaj leteroj pri sennaciismo. Tiuj "Leteroj" apartenas al la kelkaj originalaj E-verkoj, kiujn nepre devas legi - eĉ se per kritikaj okuloj - ĉiu interesato pri la historio de la vivanta Esperanto.