
Laŭte! estas dumonata liberesprima gazeto. Ĝi celas plejeble favori liberan esprimadon de ĉiuj siaj abonantoj pri ĉiuj temoj, sen tabuo kaj sen cenzuro. Krome, Laŭte! celas favori ankaŭ rektajn interrilatojn inter siaj abonantoj.
Esperantisto ne estas individuo, kiu vivas nur pro kaj per Esperanto. Ni nature ligas nian scipovon de interpopola lingvo al la ĉiutaga vivo, kun la ĉiutagaj zorgoj, plezuroj kaj strebadoj. Laŭte! spegulas do la realan vivon de siaj legantoj kaj faciligas la interŝanĝojn inter ili. Jen kelkaj praktikaj sugestoj:
Ĉu vi deziras esprimi vian vidpunkton aŭ impreson pri iu ajn temo, pri libro, filmo, muziko? Esprimu vin en Laŭte!
Ĉu vi bezonas helpon por ion aranĝi, organizi?... Laŭte!
Ĉu vi spertis aŭ spertas ion, kiu povus utili ankaŭ al aliuloj? Profitigu la legantojn de Laŭte!
Ĉu vi aktivas en iu socia, ekzemple ekologia, kultura, politika movado kaj deziras diskonigi ĝin?... Laŭte!
Ĉu vi ŝatas desegni, ĉu vi ŝatas humuron, anekdotojn, ŝercojn?... Sendu ĉion al Laŭte!
Ĉu vi estas izolita E-lernanto aŭ progresanto kaj deziras klarigojn pri iuj malhelaj gramatikaĵoj? Petu en Laŭte!
Ĉar Laŭte! estas ne organo de asocio, sed precipe esprimilo, povas aboni ĉiu ajn mondlingvano, komencanta aŭ pli lerta, sendistinge de fako aŭ tendenco, kiu deziras ja aktive interŝanĝi, pli ol pasive ricevi pliajn E-gazetojn.
Aperas 6 numeroj jare. Kiam eblas, aperas kroma numero (literatura suplemento). Ĉiu numero ampleksas minimume 36 paĝojn. Nova abonanto donace ricevas unu el la plu disponeblaj tekstoj de la broŝura serio. Prioritate aperas tekstoj originale verkitaj de abonantoj mem. Ĝi principe evitas publikigi artikolojn jam aperintajn aliloke. Kompreneble, ankaŭ kontribuoj de komencantoj estas bonvenaj. Abundas la regulaj rubrikoj laŭ iniciatoj de la abonantoj/kontribuantoj: Debato, Ĉies voĉo (reagoj al aperintaj artikoloj), Poezio, Lingva angulo, Felietonoj, Poŝtarto...
Nia asocio akceptas abonojn por ĉi revuo. La prezo de la jara abono varias laŭlande. Por Hispanio la nuna prezo estas 12 eŭroj. Por aboni vi devas enspezi la monon en nian bank-konton (Banko: Caja Madrid; Konto-numero: 2038-1787-43-6000182731; Posedanto: "Asociación Izquierda y Esperanto - SATeH") kaj averti nin pri la pago.