KURSO  DE  ESPERANTO

Lingvo Internacia

Georgo Abraham, UEA, Roterdamo 2000, 130 paĝoj, 21 cm

Lernolibro de Esperanto por arablingvanoj estis de longe dolore bezonata. Kelkaj tiaj siatempe aperis, la unua jam en 1907, sed post la elĉerpiĝo de la lernolibro de Nassif Isaac el 1970 arabaj interesitoj estis devigitaj uzi alilingvajn materialojn. UEA alfrontis tiun problemon kiel bremson al la lastatempa agado por disvastigi Esperanton en la araba mondo. Ekde nun tiu agado povas disvolviĝi pli facile dank' al la nova Kurso de Esperanto - Lingvo Internacia de Georgo Abraham, ĵus eldonita de UEA.

La nova 130-paĝa libro konsistas el tri partoj: dek-leciona kurso kun ekzercoj, legaĵaro kaj konciza vortareto Esperanto-araba. La libro estis prespretigita de la Instituto Sabz Andishan en Irano, kiu kompostis ankaŭ la pli frue aperintan Klara vortaro Esperanto-araba de Abraham.

La lernolibro de Abraham aperis kadre de Kampanjo 2000. La eldonon subtenis s-ro Heinz Schindler el Germanio kaj Subvencio Cigno.