ĈU  VI  KUIRAS  ĈINE ?

Johán Valano, IEM, Vieno 1996, 135 paĝoj, 23 cm

Detektivromano, la unua en la "Ĉu-serio".

Jen la antaŭparolo de Herbert Mayer:

La apero de la romano "Ĉu vi kuiras ĉine?" en 1976 markis turnopunkton en la historio de la originala literaturo. Fakte, ĝi fariĝis fine de la sepdekaj jaroj moda romano, speco de kultromano.Oni 'devis' koni ĝin, almenaŭ, se oni apartenis al la junulara movado. Unu el la kaŭzoj de tiu sukceso estis la lingvaĵo, kiu certagrade respegulas la parolatan Esperanton. Fariĝis modo legi Esperante...

Analizante la kvanton de la aperintaj prozaĵoj oni konstatas, ke post la magraj kvindekaj kaj sesdekaj jaroj ekaperis fine de la sepdekaj kaj en la okdekaj kvazaŭ lavango da originalaj romanoj, inter ili tre altkvalitaj. Kaj unu el la motoroj de tio certe estis "Ĉu vi kuiras ĉine?" kaj la sekva serio de Ĉu-romanoj, kiu edukis la esperantistojn al legado... La eldonistoj ekkuraĝis eldoni pli da libroj – por la bono de nia kulturo.

La prozo longtempe postlamis kvalite la poezion. Se tio ŝanĝiĝis en la lastaj du jardekoj, la merito certagrade devas do esti atribuata ankaŭ al Johán Valano, alinome Claude Piron.