KRISTANISMO  KAJ  PATRIOTISMO

Leo Tolstoj, SAT-Broŝurservo, 1931, 112 p.

Eseo de la elstara rusa verkisto pri la evoluo de naciismo en eŭropa politiko ĉirkaŭ 1893. La libro entenas ampleksan postparolon de la tradukinto, I. Maĉernis.

Jen recenzo kiu aperis en Sennaciulo, majo 2004, subskribita de Vinko Markov:

Malgraŭ la nomo de la aŭtoro kaj la fakto, ke tiu libro aperis en la literatura serio de la tiama Biblioteko de Sennaciulo, tiu teksto pli similas eseon ol novelon. Tolstoj verkis ĝin en 1894, reage al franco-rusaj festoj, kiuj okazis la antaŭan jaron. Li klare priskribas kiel la registaroj de ambaŭ landoj artefarite provokis subitajn elmontrojn de aparta amo inter ambaŭ popoloj, kun la kaŝita celo unuigi ilin kontraŭ la komuna germana malamiko. Vere impresa estas la klarvideco de la aŭtoro, kiu antaŭvidas la Unuan mondbuĉadon, kiu komenciĝos dudek jarojn pli poste. Liaj klarigoj pri la artefariteco de patriotismaj sentoj kaj ilia utiligo por subigo de popoloj al la kapitalisma sociordo certe ne instruos multon al niaj kamaradoj, kiuj supozeble jam estas konvinkitaj pri tio, kvankam tiuj problemoj plu estas aktualaj.

Plej interesaj estas la du lastaj ĉapitroj de tiu eseo, en kiuj Tolstoj asertas, ke por forigi la malnovan sociordon estas necesaj neniaj heroaĵoj aŭ eksterordinaraj novaj ideoj: nur sufiĉas, ke ĉiu homo ĉesu mensogi kaj konduti malsaĝe nur ĉar li timas agi malkonforme al la kutimo. Verŝajne tiu solvo aperos iom naiva aŭ utopia al kelkaj el niaj realismemaj kamaradoj. Tion ankaŭ opiniis la anonima verkinto de la Antaŭparolo de la eldonantoj, kiu citas la vortojn de Lenin:

Cetere Tolstoj komprenis absolute nenion rilate al agadmetodoj efikaj kaj necesaj por apliki en la batalo, diktita de la malpardonema logiko de logiko de l'historio...

Nun denove la reakciaj fortoj plej draste subpremas la laboristaron en la tuta mondo, kaj la "efikaj" klasbatalaj rimedoj proponitaj de Lenin certe allogos pli kaj pli da homoj. Respondi al kapitalisma perforto per revolucia perforto... Agi anstataŭ senfine debati kaj verkadi senutilajn librojn... Jen laŭ mi danĝeraj ideoj, kiuj pli kaj pli ofte cirkulas en progresemaj rondoj. Mi ne rediros la argumentojn de Tolstoj, sed instigas ĉiujn realismemulojn legi kaj pripensi ilin.

Eble kelkajn el la legantoj tiklos la titolo, kaj la oftaj referencoj de la aŭtoro al kristanismo. Tamen espereble eĉ SAT-anoj konscias pri la fakto, ke la celoj de sincera religiemulo estas la samaj kiel tiuj de sincera socialisto. Ambaŭ kredas necesaj la pacan unuigon de la homaro kaj la starigon de harmonia sociordo.

Ankaŭ interesa estas la postparolo de la tradukinto, kiu atentigas pri la timo de naciistoj pri unutoneco de mondo, en kiu restos nur unu popolo (kaj unu lingvo). Sen malamikoj kontraŭ kiuj batali, al kio utilas la vivo? Tiam la homoj disponos pri pli da libera tempo por dediĉi al kreaj aktivecoj. Kaj ofte en tiaj kazoj oni konscias pri la malriĉeco de sia inspiro, kaj preferas inventi novajn disputkaŭzojn, por forgesi ke oni ne kapablas elpensi ion novan. Ŝajnas, ke la profunda kaŭzo de ĉiuj konfliktoj estas la homa neinventemo. Tial la plej revolucia ago estas kreado.