
Unuafoje en Esperanto, kompleta manlibro pri teoria kaj praktika astronomio.
Jen recenzo de Garbhan MACAOIDH, kiu aperis en la revuo Monato:
Per ardua ad astra (Tra krutaĵoj al la astroj)
En novembro 1994, irlanda astronomia revuo Réalta
publikigis artikoleton mian, al kiu mi aldonis relative longan liston da
fakdelegitoj pri astronomio, kiun mi trovis en la tiujara Jarlibro de UEA.
Samtempe, en alia loko, mi esprimis miron, ke, malgraŭ tiu evidenta indiko de
intereso pri astronomio inter ne malmulte da esperantistoj, estas neniu
astronomia societo inter la fakaj asocioj listigitaj en la sama Jarlibro.
Feliĉe, en la lastaj jaroj, tiu manko estis plurmaniere kompensita kaj
korektita. Amri Wandel, astronomo kaj esperantisto, jam plurfoje prelegis pri
sia fako kadre de la Internacia Kongresa Universitato en diversaj lokoj. Mi kaj
mia edzino, prezidantino de nia amatora astronomia societo, ĝuis liajn prelegojn
en Montpeliero kaj Berlino. Mi bedaŭris, ke ni ne estis ankaŭ en Tel-Avivo por
aŭskulti lian tiean kontribuaĵon.
Plie, estis raportite, ke Patrick Lagrange gvidis kurson pri astronomio en La
Kvinpetalo, Bouresse. Alia evolua etapo en la historio de astronomio en
Esperantujo estis atingita en 2000, kiam Alex Mikishev fondis AEK (Astronomia
Esperanto-Klubo). Do, ŝajnas, ke astronomio finfine ricevis sian meritatan lokon
en Esperantujo.
Nun, aperis verko, kiu, laŭ aserto de Wandel en ĝia enkonduko "...estas verŝajne
la unua universitatnivela libro kaj kurso de astronomio en Esperanto." Eĉ tiuj,
kiuj ne speciale interesiĝas pri astronomio, devus bonvenigi ĝian aperon, ĉar la
kvanto de seriozaj sciencaj verkoj en Esperanto estas lamentinde malgranda.
La recenzata libro estas dividita en du partojn: Astronomia (David
Galadí-Enríquez); kaj Astrofizika (Amri Wandel). En la unua, la leganto ricevas
koncizan bazan kurson pri elementa astronomio, kio liveras bonan fundamenton por
sekvi la postajn ĉapitrojn, kiuj prezentas mallongan enkondukon al la fascina
sed komplika astrofizika scienco. Ĉio estas simple kaj klare eksplikita, kaj per
la teksto, kaj per diagramoj kaj ilustraĵoj. Kompreneble, malgrandaj desegnaĵoj
ne povas doni pli ol tre proksimuman ideon pri (ekzemple) la proporcioj de la
planedaj orbitoj. "En neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la
orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo" (p. 34). Kun tia limigo, la
ilustraĵoj estas sufiĉe helpemaj kaj klarigas plurajn malfacilaĵojn.
Kio estas la tasko de astronomo? Galadí-Enríquez skribas: "Astronomio serĉas kaj
donas respondon al du fundamentaj demandoj: kio kaj kie ni estas".
Pro tio li komencas komparante la grandecon de la homo kun tiu de lia ĉirkaŭaĵo,
poste de la lando, la tero, la luno... De tie li pasas al la dimensioj de la
planedoj de nia sunsistemo, la interstela grandeco, kaj laste, al la kolosaj
skaloj de la galaksioj kaj intergalaksia spaco. Li klarigas kiel la homo unue
sukcesis mezuri la Teron, kaj progresis al mezurado de nia Sunsistemo.
Li diskutas pri la planedaj orbitoj, la leĝo de Kepler kaj planedaj moviĝoj. Por
tio li uzas kaj difinas en facile komprenebla lingvaĵo kelkajn el la esencaj
klasikaj astronomiaj terminoj: elongacio, konjunkcio, kvadraturo, deklinacio,
ascensio, ktp. Tio kondukas nin al studado de la tempaj konceptoj: jaroj,
monatoj, tagoj, tajdoj, kaj de la astroj senpere plej gravaj por ni, nome la
suno kaj la luno. Revenante al la temo de la tero, li klarigas rotacion, la
signifon de la malkovro de Foucault, la translacion, la oblikvecon de la
ekliptiko, ktp.
La aŭtoro tiam prezentas al la leganto la korpojn, kiuj rondiras nian sunon,
ĝiajn dimensiojn kaj naturon. Li eliras de la sunsistemo en la vastan
firmamenton, klarigas la koordinatojn: altitudon kaj azimuton kaj listigas la
nomojn de steloj kaj konstelacioj. (Mi iam miris, ke en la tabelo de la greka
alfabeto li uzas la strangajn formojn epsila, omikra, upsila anstataŭ la
ĝustajn epsilon, omikron, upsilon.)
En la ĉapitro 6 ("La Steloj") ni lernas pri magnitudo, parsekoj, la signifo de
la koloroj kaj ĝia rilato al surfaca temperaturo, pri spektraj tipoj de steloj
kaj pri klasifiko de steloj laŭ grandeco. De tie ni antaŭeniras al pli
kompleksaj temoj: stelevoluo, origino de la elementoj, klasifiko de la steloj.
La aŭtoro mencias la variajn stelojn, sed ne la utilon de la Cefeidoj por decidi
la grandecon kaj strukturon de nia galaksio kaj la distancon al proksimaj
galaksioj. Tamen, li ja eksplikas, kiel per trigonometrio oni povas mezuri la
distancojn al stelo. En tiu kunteksto li klarigas ankaŭ, kiel uzi la stelan
paralakson.
Sekvaj ĉapitroj parolas pri la Profunda Ĉielo: stelamasoj, nebulozoj kaj
klasifiko de galaksiaj tipoj; teleskopoj: optiko kaj mekaniko, objektivoj,
celado kaj uzado, ktp; la Kosmo: ĝia strukturo, la paradokso de Olbers, la
ekspansio de la universo, ruĝenŝovo, kosma ekspansio, aĝo kaj historio - kaj,
finfine la estonteco de la kosmo.
Tiu unua parto de la verko estas bona kaj praktika enkonduko al la astrofizika
parto verkita de Amri Wandel. Iu ajn, kiu ĉeestis prelegojn de tiu astronomo,
aprezos, kiom klare kaj interese li prezentas sian materialon. Eĉ la ekvacioj,
kiujn studentoj kaj amatoroj trovas timigaj kaj nekompreneblaj, estas lerte
klarigitaj. En ĉi tiuj ĉapitroj, Wandel pli detale disvolvas la temojn mallonge
prezentitajn de Galadí-Enríquez.
Li plie enkondukas la leganton al la mensebriiga perspektivo de la
ekstergalaksia astrofiziko kaj prezentas kelkajn el la plej profundaj enigmoj de
la universo. La lastaj ĉapitroj estas dediĉitaj al la fascinega demando: "Ĉu ni
estas solaj?" kaj al la temoj "Vivo ekster la Tero" kaj "Serĉado de Ekstertera
Inteligenteco" (SETI). Kiam li pridiskutas la temon "Komunikado kun Ekstertera
Civilizacio", oni povus havi la impreson, ke temas pli pri sciencfikcio ol pri
scienco. Tiu sekcio estas laŭvorte la teksto de la prelego, kiun Wandel
prezentis kadre de la montpeliera Internacia Kongresa Universitato. Pri la
SETI-programo, Wandel citas vortojn de iu SETI-pioniro, "Mi ne scias, kiom
granda estas la ŝanco trovi eksterterajn civilizaciojn, sed se ni ne serĉos, la
ŝanco estas nulo."
Skribante pri la ebla ekzisto de vivo aliloke en la kosmo, Wandel sugestas: "...
kunligi nian konon de la universo en astronomia skalo kun nia bildo pri la
evoluo de vivo sur la Tero povas gvidi nin al la konkludo, ke samkiel nia loko
en la universo ne estas speciala, ankaŭ la ekzisto de vivo sur nia planedo ne
estas eksterordinara fenomeno, en la skalo de la tuta universo."
Persone, mi tre ĝojas pri la apero de ĉi tiu verko. Dum longa tempo mi deziris
allogi pli da personoj, kaj en la lando, kie mi loĝas kaj en Esperantujo, al
Astronomio, kiun en prelego en astronomia societo mi iam nomis "La scienco de
Ĉio". Ĝis nun, ŝajnas, ke la nombro da interesatoj restas malgranda, kvankam
fidela. Por ni, ŝatantoj de ĉiela observado kaj studado (kvankam nuraj
amatoroj), estas malfacile kompreni, kial ne estas pli granda la nombro da
entuziasmuloj pri astronomio kaj kosmologio. Kiel parton de niaj klopodoj
interesigi la grandan plimulton, mi iam sendis al konata revuo en Esperanto
raporton pri unu el la plej gravaj kaj ĝuindaj astronomiaj festivaloj en mia
lando. La redaktoro de la koncerna rubriko malakceptis ĝin, asertante, ke la
revuo ne publikigas tiajn "sciencaĵojn".
Vere, ni vojaĝas Tra krutaĵoj al la astroj, sed ĉi tiu verko helpas
glatigi la grimpadon.