LA  KORTO

Kristian Lundberg, SLEA, Danio 2015, 146 paĝoj, 18 cm

Rakonto pri la junaĝo de la verkisto en la ombra parto de la socio. Tradukita de Gunnar Gällmo.

Temas pri senŝirmeco kaj travivado, pri la kondiĉoj de la laboro kaj pri mono – haveblo sed ĉefe malhaveblo de mono.

Kaptita en maŝaro de ŝuldoj, Kristian serĉas laboron en la plej multspecaj lokoj. Fine li estas dungata en la haveno de Malmö, en LA KORTO, inter la homoj pohore dungitaj de laborperanta entrepreno, kun la plej aĉaj laborkondiĉoj. Li movas aŭtojn sub severa kontrolo kaj en ĉiuj veteroj. Malrapide la reveno al la korpa laboro, kiu ekis lian profesian vivon, iĝas vojaĝo reen al la infanaĝo, sed ankaŭ kvitiĝo kun la kondiĉoj de la moderna laborvivo.

Kristian Lundberg faras inversan klasvojaĝon, kie la jaroj ĉefe dediĉitaj al verkado subite ŝajnas interludo. Li reiras al la mondo de kie li unue venis. Ne pro nostalgiaj kaŭzoj, sed ĉar ne troveblas alia solvo.