KORDOBAJ  AKVAFORTOJ

Magistro Eŭgo, SAT-Broŝurservo, 2001, 68 p.

Tiujn 27 "miniaturojn" verkis en la jaro 1999 amiko Magistro Eŭgo, kunlaboranto de Laŭte! kaj aŭtoro de pluraj kajeroj en la broŝura serio.

Kordobo estas la argentina urbo, kie fine fiksiĝis la aŭtoro post la travivaĵoj rakontitaj felietone en Laŭte! ("Rakontoj el hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam"). Post la "Bildoj el la folkloro kaj tradicio argentinaj" Magistro Eŭgo ĉi-foje invitas nin malkovri kun li la nunan kordobon pere de skizoj pri plej diversaj aspektoj de la urbego. Li komentas, kritikas, liveras siajn vidpunktojn. Nia "gvidanto" ja ne similas tiujn papagojn, kiuj recitas je ĉiu halto la saman refrenon, kiun enkapigu la turistoj. Iom post iom la "turisto-leganto" familiariĝas kun la aŭtoro, aprobe aŭ proteste sekvas lin en sia pilgrimado, kiu sin turnas al multaj temoj kulturaj, ekologiaj, filozofiaj, inkluzive politikajn konsiderojn kaj proprajn memoraĵojn...