KONVERSATIONSBUCH

DEUTSCH – ESPERANTO

Detlev Blanke kaj Till Dahlenburg, IEM, Vieno 1998 (2-a, kompletigita eldono), 175 paĝoj, 23 cm

Esprimoj prezentitaj dulingve, germane kaj esperante, laŭ temoj.

Ĉi tiu konversacia libro intencas helpi unuavice al germanaj esperantistoj, kiuj prizorgas eksterlandajn gastojn kun esperantlingvaj scioj. Ĝi eliras de ĉiutage kutimaj situacioj ĉe prizorgado de gastoj (p. 15 – 118).

Ĉar estas formulitaj nur eldiroj de la gastiganto resp. prizorganto, oni neniel anticipas la konkretan realiĝon de la konversacio.

Malpli temodependaj esprimkampoj estas aparte kunigitaj en la rubriko “Ĝeneralaj parolturnoj” (p. 126 – 142).

Leksiko de elektitaj temgrupoj (i.a. nomoj de koloroj, modalverboj) estas prezentita aparte kaj troviĝas sur la paĝoj 143 – 160.

La konversacia libro estas destinita ankaŭ kiel helpilo por Esperanto-instruado, kiu celas atingi kapablecon de komunikado. Pro tio ĝi proponas temorilatajn bazajn leksikajn materialojn por la preparado de la instruado.

Krom tio ĝi estas destinita al aŭtodidaktoj por la memstara plivastigo de ilia individua leksika scio, ĉar laŭsperte la enmemorigo de la leksiko estas pli sukcesa, se ĝi estas enplektita en kuntekston.

Temoindekso germanlingva plifaciligas la trovon de koncernaj leksikaj grupoj, se tiuj ne senpere evidentiĝas en la enhavtabelo.