DU  KLASIKAĴOJ  PRI  SENNACIISMO

Tekstoj  de  V. Elsudo  kaj  E. Lanti

V. Elsudo kaj E. Lanti, SAT, Parizo, 2013, 109 p., 21 cm.

Tekstoj de V. Elsudo kaj E. Lanti kun enkonduka antaŭparolo de Gary Mickle.

Sennaciisma pensado en la Esperanto-medio aperis embrie jam antaŭ cent jaroj – antaŭ la fondiĝo de SAT – en 1912, en la Bohema Laborista Asocio Esperantista, en kiu disvolviĝis la ideo de esperantismo kiel «parto de ĝenerala pensmaniero de la homo sinscie progresema, antiklerikula, antinaciula, antimilitarista kaj socialista» kaj de Esperanto kiel rimedo por «forigi la limojn de historiaj ŝtatoj» dum unua ŝtupo, kiu kondukos al dua konsistanta el iompostioma estingiĝo de lingvaj baroj per uzo de la internacia lingvo, kiu de dua lingvo «baldaŭ fariĝos lingvo unua por ĉiuj».

De tiam la sennaciismo estas daŭre ĉeesta, en pli aŭ malpli eksplicita formo kaj en pluraj mutacioj, kies trajtojn kondiĉas ĉiam la respektiva epoko.

En ĉi tiu volumo vi trovos verkojn, kiuj respegulas plurajn evolustadiojn de la neniel dogmeca kaj ankaŭ nun evoluanta sennaciismo:

Kvankam ne la ideologio de SAT, sed nur unu el pluraj disflorantaj pensdirektoj en ĝi, sennaciismo estas infano de SAT, unu el la aferoj, kiuj karakterizas ĝin. Sed ĝi estas pli ol tio: ĝi estas afero, pri kiu necesas havi bazan scion por vere kompreni la ideo-historion de la komunumo, kiu formiĝis ĉirkaŭ la lingvo Esperanto.

Kaj jen la prezentado de la verko dum la madrida SAT-Kongreso: