
Dua eldono de romaneto de Piron plus noveloj de hungara verkisto.
Jen recenzo de Probal Daŝgupto kiu aperis en la revuo 'Esperanto' n-ro 1138 (julio-aŭgusto 2001):
Laŭ la eldonista "Antaŭrimarko" "Sándor J. Bako, hungaro
spertis la gulagan vivon en Siberio. Li estis liberigita nelonge post kiam
Ĥruŝĉov enoficiĝis. En 1956 li fuĝis de Hungario al Aŭstrio, de kie li daŭrigis
sian vojon al Usono. Bedaŭrinde li ne plu trovis la tempon verki. Tiel unu el la
literature tre gravaj voĉoj silentiĝis. Lia spuro perdiĝis. Li mortis tre frue
iam en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento."
La tekstoj de Bako prezentitaj ĉi-volume estas gravegaj. "La vera signifo de la
vortoj", ekzemple, "glosas" la vortojn 'panjo', 'Dio', 'Patrujo', 'soleco',
'eterneco', prezentante ĉiukaze kvietajn sed kontrastajn bildojn de vortuzanto -
unue troviĝanta en naiva, supraĵa, kaj do abstrakta stadio de vortokono; kaj
poste, pro la konkreta sperto de sufero, retrovanta sian vivon kaj do la veran
vortosukon, post la malpleniĝo de la junaj vinujoj. Riĉe kanteskaj, ĉi tiuj
tekstoj, kvankam sufiĉe diversaj inter si.
Ĉu la kunaperon de sia kiel kutime distra kaj samtempe pensoveka novelego aŭ
romaneto "La kisa malsano" kun la tekstoj de Bako Piron konsentis por ke, lige
kun la ĝenerala konateco de la akirindaĵoj Pironaj, la legantoj trafu koni ankaŭ
tiun ĉi neglektitan klasikulon pri kiu ili alie (bedaŭrinde sed verŝajne) ne
ekkonscius? Mi ne scias. Sed mi volus gratuli al Piron, al la eldonisto, kaj al
la (laŭ la eldondetala paĝo) "kunlaborinta" Fundación Esperanto (Zaragoza), pro
la pens- kaj sent-instiga kontrapunkta efekto kreita de la kunapero de tiuj
aŭtoroj. Piron estas unu el la treege malmultaj aŭtoroj en iu ajn lingvo
laborantaj, kaj laborantaj diafane, por estigi mondon sen tia merkato kia
senkomente akceptas la plikonatecon de iu Piron kaj la malplikonatecon de iu
Bako.
Kerna en la intrigo de la Pirona rakonto estas cirkonstanco kiun "gazetartikolo"
esprimas jene "la 27an de oktobro": "En la tuta lando, dum la aŭtoritatoj ne
scias, kion fari por haltigi la teruran malsanon, kiu igas la vivon ĥaosa sur
pli kaj pli vasta terspaco niaŝtata, nur unu parto de la socio komplete restas
ekster ĝia paraliza influo: la esperantistoj. Dum kreskanta nombro el niaj
[parencoj kaj kunuloj] kuŝas sen ia povo agi, kaptite de la terura viruso, tiuj
plu sanas kaj viglas. [...] Nur senkapulo malvolas kompreni, ke la tuta afero
estis planita." Enestas ĉiuj ingrediencoj de streĉa rakonto. Ĝia vortelekto
garantias la ĝuon ne nur de tre spertaj legantoj, sed ankaŭ de progresintoj en
la lingvolerno. Aldoniĝas al la vortogamo de la similcela 'Gerda malaperis!' nur
iuj terminoj "de la ekonomia kaj politika vivo", esprimoj "kiel 'banko',
'demokratio', 'ekonornio', 'evolui', 'importi', 'industrio', 'investi',
'komerco', 'ministro', 'partio', 'politiko', 'publika', 'reg(istaro)',
'salajro', 'statistiko', 'strukturo' ktp." La rakonto, kun evidenta memkonscieco
pri la strebo, respondece provas sendiskriminacie prezenti la efektivajn
rilatojn inter unuamondaj kaj triamondaj landoj kaj landanoj, multe pli zorge ol
estas kutime en la malpeza nacilingva legaĵaro, aŭ eĉ en la nuntempaj romanoj
vaste estimataj kiel malnaivaj, de la unuamondaj landoj.
La kontrapunkton inter Bako kaj Piron akcentas iliaj kontrastaj aliroj al la
fakto ke la vortoj estas diversgrade "facilaj" por homoj situantaj malsamstadie.
Kiel elasta estas la nocio de "procezo"! Piron kaj Bako ambaŭ konstruas verkan
mondeton ĉirkaŭ "stadioj" de "procezo", en tielege malsamaj "sencoj" de tiuj
vortoj. Ne surprize ke la filozofioj de la procezo ne postlasis kohere skolajn
prisekvantojn.