KIEL  DIRI … ?

Lentaigne, SAT-Broŝurservo, 2004, 136 p.

Praktika esperanta frazeologio entenanta 5000 esprimojn.

Ni deziras krei ĉe la uzantoj la bezonojn uzi tute pretajn vortkonstruojn, kaj tiel helpi ilin atingi fluan parolkapablon laŭ vere zamenhofa stilo. Por tio ni provizas ilin per materialo relative abunda, en kiu ili trovos verŝajne la eblon solvi multajn problemojn. La esprimoj estas kliŝitaj dirmanieroj, sankciitaj de la uzado. Ili estas grupigitaj ĉirkaŭ 67 “ideoj” arbitre elektitaj, laŭ la gvidlinio: asociado de la ideoj, ĉiufoje kiam eblis…

Plurfoje reeldonita, tiu internacie uzebla lernilo ĝuas grandan sukceson. Kompletigas ĝin “Tiel diru!”, kompilita speciale por franclingvanoj sed profite uzebla ankaŭ de alilingvanoj.