KIAL  MI  ESTAS  ATEISTO

André Lorulot, SAT-Broŝurservo, 1990, 128 p.

Serio de mallongaj, pasiaj polemikoj kontraŭ la instruoj de la katolika eklezio. Tamen la argumentoj valoras ankaŭ pri ĉiuj ceteraj religioj, monoteistaj aŭ aliaj, kaj pri la diismo de filozofoj.

André Lorulot jene enkondukas: "Mi opinias, ke oni faras multe da malbono en la nomo de Dio. Mi pensas, ke estas tempo liberigi nin el tiu fantomo. Mi eksponos, kiel mi atingis la celon vivi sen Li, pensi sen Li, kontraŭbatali tiujn, kiuj sin servas per Li. Estas ĉio. Kaj estas sufiĉe. Kaj mi ne estos perdinta mian tempon kaj mian inkon, se la legado de tiuj ĉi paĝoj ebligos al kelkaj sin forsavi el la antikva terura Mensogo, por pensi libere, kaj same vivi..."

Ĉeestas ankaŭ antaŭparolo de Han Riner.