VOJAĜO  AL  KAZOHINIO

Sándor Szathmári, SAT, 1998, 315 p.

Satira kaj utopia romano, originale verkita en Esperanto.

Jen recenzo, skribita de G. Waringhien, kiu aperis en la revuo Sennaciulo:

"Vojaĝo al Kazohinio estas satira kaj utopia verko, kiu prezentas sinsekve du eventualajn formojn de la homa estonteco. En la unua parto la aŭtoro priskribas socion, en kiu la raciismo atingas sian plejsupron, neimageble faciligante la vivon kaj samtempe neniigante ĉian motivon daŭrigi tian vivon: la sentoj, la pasioj estas radikale forigitaj; ekzistas plu nek malamo nek malbonaj sentoj, sed ankaŭ nek amo, nek amikeco. Ĉiuj homaj interrilatoj estas regataj de perfekte ĝentila indiferenteco - kaj finfine la rakontanto forkuras de tiu mondo da glaciaj robotoj.

En la dua parto li trafas en socion, kie, kontraste, la sentoj suverenas kaj sukcesis sufoki ĉian raciemon: la superstiĉoj, la instinktoj plej krudaj kaj malbonaj floradas en ia giganta absurdeco - kio igas tian duan mondon tiel malkonforte loĝebla, kiel la unua, kvankam pro malaj kaŭzoj.

Kaj la rakontanto revenas fine kun feliĉo en la malperfektan mondon de la ordinaraj homoj, ĉe kiuj ambaŭ streboj al sentimento kaj raciemo interbatalas kaj ekvilibriĝas.

... La rakonto estas vigla, ĉiam interesa, plena je spritaj elpensaĵoj, kaj redaktita ofte kun penetrema humoro ...

... Oni ne povas tro danki al SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), ke ĝi riĉigis nian literaturon per tiel grava verko, kaj liveris al nia publiko tiel distran kaj samtempe nutran legaĵon."