KAZAROZA

Mistera  murdo  en  la  Esperanto-Klubo

Alona Demjanenko, Esperanto-videoservo, Kanariaj Insuloj, 2013, 156 min.

Furora filmo en la rusaj kinejoj kaj televido.

En la rusa, kun Esperantaj subtitoloj.

La jaro 1920. En uralan provincan urbon venas gast-role por koncerto fama kantistino: Zinaida Kazaroza. Ŝia malnova admiranto, ĵurnalisto Svechnikov, persvadas ŝin kanti en esperanto-klubo Espero. Dum la kluba koncerto ŝi estas murdita de nekonato. Ekde nun Svechnikov decidas ke li devas trovi la murdiston… Misteraj sektanoj, idisto, revoluciulo, esperantistoj kaj kaŝitaj amantoj: ĉiuj ili plektas streĉitan intrigon de la triparta filmo Kazaroza, laŭ samnoma romano de Leonid Juzefovich.

Mistero de ŝia animo estas kaŝita en mistero de ŝia morto.

Mendebla ĉe la eldonisto.