KARNAVALE

MASKITA  RAKONTO

Abel Montagut, IEM, Vieno 1997, 65 paĝoj, 23 cm

"Senzorga maskerado", kiu alegorias memvolan forlason de la propra lingvo.

Jen recenzo de Mao Zifu, kiu aperis en la revuo "Esperanto" la jaron 1999:

Ni ĉiuj rolas klaŭne ĉe uzado de lingvo. Vole-nevole, deve-devigate ni lernas la gepatran, la anglan, Esperanton... "ni travivas senfinan kulturan maskeradon, unuavice truditan sed poste senkonteste akceptitan".

La lingva kaj kultura problemo starigas la alternativon de tradicio kaj racio. Konservi tradicion iafoje postrestigas nacion kaj damaĝas popolanajn korpon kaj spiriton, ĉar tradicioj ofte evoluis el malscienco. Ni heredu bonajn tradiciojn de niaj pragepatroj, sed forlasu tiujn kiuj pruviĝas jam malbonaj. Koncerne lingvon, iam ŝajne mankas kriterio, kaj ekfunkcias nur la racio de profito.

La titolo 'Karnavale' unuavide pensigas pri la tempo "dediĉata al amuzaĵoj, kiu iras de la festo de la Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo" (PIV). Kaj je eklego laŭvica, ekde la unua paĝo, la enhavo ja ŝajnas poezi-forma priskribo de veraj karnavalscenoj okazintaj en Katalunio antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. Plastikaj bildoj montras la vervan etoson de tia festo. Sed kiam vi tralegis la pli grandan libroparton, la poezian, vi ekkonscios ke ĉi tiu temas ĉefe pri "volonta forlaso de la propra lingvo", kaj la sekva parto proza pri "nekomprenado je la alikultureco kaj alilingveco de popolo fare de najbaro, ĉi-okaze prezentita per la arĥetipo Don Kiĥoto". Kun ponto-funkciaj postnotoj, glosoj kaj intervortoj malbobeniĝas ĉi tiu libreto pri la komplekso de kulturo, precipe pri lingvo.

Lingvo: ĉiam problemo delikata, dilema!

Montagut, admirata, kuraĝas tuŝi la problemon, sed kiel aliaj li ne elmetas solvan programon; li nur liveras pri la temo "lingva identeco" du kontraŭajn vidpunktojn -- internan kaj eksteran. Lia propra sinteno montriĝas dilema. Unuflanke, li sentas ŝokon ĉe onia indiferento al reuzebleco de la kataluna lingvo: jen naci-ama konservemo. Duaflanke, "intervorte" li agnoskas sin "praktika internaciisto, lingve kaj vojaĝe". Sendube, nia samideano Montagut tute ne estas ŝovinisma.

Rilate heredon kaj evoluigon Montagut staras en la mezo. Enhave 'Karnavale' estas kuniĝo de historio kaj adapto. Lingve la libreto ŝajnas neŭtrala -- nek avangarda nek malavangarda; ĝia lingvaĵo estas fundamente bona.

Fine, mi devas mencii la preskvaliton. Ĉiam bona estas preskaŭ ĉio de IEM. Ĉi-okaze mi eltrovis nur unu misvorton: 'car' en p. 17 eble estas mispreso de 'ĉar'.

Kaj jen recenzo de Gerrit Berveling, kiu aperis en la revuo "Fonto" (aŭgusto 1997):

Stranga libreto, belege prezentita sur iom diketa papero, kun ĉarmaj bildoj. Sed ho, kiel oni legu tiaĵon?

Se mi iome komprenis, la aŭtoro mem, alivestite kiel figvendisto, nin legantojn persone preterpasas je paĝo 37, kie li informas nin ke loka bardo (s-ro Ŝarĝisto Ĉerivera, - ĉu alia el la iberianoj?) intencis verki plurajn lajojn kun multaj veaj ajoj...

Eble plorinde ke tiajn kantojn li ne enmetis. La tuto fariĝus ankoraŭ pli bunta.

Sed stop! - nepre mi devas malforgesi, ke nia revuo estu legata: do certe kelkaj el vi intertempe venis al la prava demando: Kion temas ĉi tio? - Nu, temas libreton, kiu provas komuniki iomete la etoson de karnavalo. Vi ja scias: tia festo en kiu oni sin alivestas, kondutas iom nereale (surealisme?) kaj ne farante tion kvazaŭ psike malsaniĝinto, sed nur pormomente: ĝuste nur en la limoj de tiuj kelkaj tagoj.

Tial la verko disfalas en klare indikitaj eroj: je paĝo 7 "la anoncisto diras: estas dimanĉo" kaj sekvas poemoj, foje kun, foje sen rimoj, kiuj traktas diversajn okazaĵojn de l' disvolviĝanta karnavalo. Centra estas giganto - pupo - kiun la Oranĝa Vilaĝestro enkondukas:

la mondefama Duko de l' Masko kaj Grimaco

Li el Balibalio ĵus venis, alŝoseis,
mirinda, granda lando, kiu feliĉe kreis
plej vastan Imperion sur tuta teroglobo
kaj li ĝin reprezentas, estante Ĉef' kaj Popo.

Ŝajne li estas iaspeca "Barono Karnavala", se uzi la terminon de l' kvartalo Ginniken, kie mi foje kunfestas karnavalon.

Grande rolas ĉi-karnavale la Balibala Lingvo - senlima kaj tutmonda, kosma... kiu montriĝas farso. Ĝia himno suspekte multe similas je Volapük: menade bal, pŝki bal! (Kaj tiu ŝ ĉi tie ne estas eraro por ü! ).

Je paĝo 18 "diras nun la anoncisto: lundo komenciĝas". Nun enplektiĝas tre ĉarme legendaj popolrakontoj. Je paĝo 29 komenciĝas la decidiga lasta tago, mardo, kun i.a. ronda danco sub melodio de kanteto kiu listigas bestojn. Ĉiun reprezentas ludant(in)o, kiu eniras la rondon por kundanci, kiam oni mencias la beston. Kaj fine, okazas akuzo kontraŭ kaj forigo de la Granda Surimpamplo, la Imperiestro de l' Gapantoj..., do la Ĉefego de Pŝkibalio. Fine de tiu karnavala mardo oni enterigas lin, ĉe la Foraj Montoj, laŭ la Karnavala Pado... (Ankaŭ en Ginniken la Baronon festofine oni enterigas en dece funebra-gaja ceremonio.)

Kvazaŭ apendice finas la volumeton du apokrifaj rakontoj pri la inĝenia hidalgo Don Kiĥoto eksterlande...

Sed ĉu tio estas la nura enhavo de l' verketo? Tion nepre mi ne kredas. La aŭtoron ni ja konas kielmulte pli profundan*. Al legontoj mi rekomendas, komenci ĉe la intervortoj je paĝo 49-52: tie malkaŝiĝas la funda temo: kio estas lingva identeco, kaj ĉu la homoj niamonde ankoraŭ interesiĝas - sin identigas je kulturaj valoroj? Temo ŝajne valida pri Katalunio, la patrio de amiko Montagut (sed ho: nepre ankaŭ pri Nederlando kun ĝia malfido je la propra lingvo!), sed certasence ni legu la tekston ankaŭ pri nia internacia idiomo. Entute: legu - relegu - kaj meditinte agu!

Ankaŭ la bildoj, kiel dirite, estas vere bonaj. Unu speciale trafis min: tiu kiu akompanas dancon de du viroj: unu kaŭre preskaŭ eksidas surgrunde, tamen ne tuŝante ĝin, dum la alia unupiede starante turniĝas piedostreĉe super lia kapo.

-------------------

*Originale: Poemo de Utnoa, iom sciencfikcia epopeo pri la kultura senco de nia mondo. En la Kataluna aperis prozoversio: La Gesta d'Utnoa. Traduke el la Kataluna: Amkantoj de Aŭsias March, 60 poemoj el la 15a jarcento.