KANTO  ĜENERALA

Pablo Neruda, SAT, Parizo, 2010, 22 p., 20 cm.

Libreto el 9 poemoj en esperanto-traduko el la hispana.
Aŭtoro: Pablo Neruda (muziko: Mikis Theodorakis).
Traduko: Georges Lagrange, Michel Duc Goninaz, Bernard Behra.

Naŭ poemoj de la Kanto Ĝenerala estis esperantigitaj de Georgo Lagranĝo en 1999, laŭ peto de la ĥorestrino Franjo Lévêque, kaj fariĝis dum aŭtuno 2008 laborprojekto de la bretona koruso Meven (ekzistanta de 2000 sub tiu nomo), kaj de la freŝe fonditaj Kantilie en pariza regiono kaj Kantumi en Manso.

En majo 2009 fondiĝis Interkant’, kiu kunigas sesdekon da gekantistoj el diversaj francaj regionoj, plus kelkajn muzikistojn, kun la celo riĉigi la muzikan popolan kulturon en Esperanto. Survoje la Kanto pliriĉiĝis per aldonaj tradukoj de Michel Duc Goninaz kaj Bernard Behra.