KAJ  STAROS  TRE  ALTE . . .

Trevor Steele, IEM, Vieno 2006, 293 paĝoj, 23 cm

Originala romano inspirita el la vivo de Jesuo.

Jen klarigo, kiu aperas sur la dorsa kovrilpaĝo:

Jeŝu bar Josef estis unu el la grandaj figuroj de la homa historio, fakte centoj da milionoj nun adoras lin kiel Dion. Estas do tre dezirinde, ke ni sciu, kio vere okazis dum lia vivo, kion li vere pensis, diris, kaj faris. Bedaŭrinde la tradiciaj informfontoj ofte kontraŭdiras unu la aliajn, kaj multaj estas evidente tendencaj. Krome ili estis verkitaj jardekojn post la eventoj, kiujn ili laŭaserte priskribas.

Finfine estis trovita manuskripto verkita nur kelkajn jarojn post lia morto surbaze de intervjuoj kun samtempuloj. Aurelius, oficiro de la romia armeo okupacianta Palestinon dum la unua jarcento de nia erao, skribis tiun biografion, kaj nur en la jaro 2001 ĝi estis elterigita en Romo. Nia generacio do havas la privilegion legi tekston, kiun probable nur kelkaj dekoj da homoj antaŭ ni konis.