RAKONTOJ

Kafko, Unesko-Klubo Korbiera, 1993, 36 p.

Sep rakontoj tradukitaj de V. Lutermano el la germana originalo.

Tiuj sep rakontoj estas konataj kiel la kerno de la Kafka verko - tiun opinion partumis ankaŭ la aŭtoro mem. Ilia preciza, sobra lingvo, ilia neimplikita, malvarmeta maniero rakonti, ĉio tio rompas longan tradicion samtempe rifutante la ekspresionisman vortmagion tiutempan. Ili estas nek noveloj, nek lirika prozo, sed fabloj sen moralaĵo, fabeloj sen miraklo, paraboloj sen komento.

La tradukinto "provis aperigi antaŭ la E-a legonto la samajn pensstrukturojn, kiujn prezentis Kafko mem al siaj germanaj legantoj. Kio aperas stile aparta, nekutima al la germana leganto - kial ĝi ne aperu sama al la internacia?