JARO  2000

REVOLUCIO  SEN  PERDANTOJ

Henri Muller, SAT-Broŝurservo, 1984, 166 p.

“En formo de dialogo la aŭtoro prezentas sian ideon pri nova ekonomia ordo kaj la maniero efektivigi ĝin laŭ racia procedo. Fakte Muller referencas al Bellamy, kiu siatempe havis grandan sukceson (E-eldono havis la titolon “Rigardante malantaŭen”). La verko de Muller estas “kiel rejunigo de la verko de Bellamy”. La proponoj pri ŝanĝoj precipe koncerne la monsistemon ne estas fantaziaj aŭ troigaj, ili restas en modera kadro. (…) Muller ne postulas la malaperon de la mono, sed nur ĝian ŝanĝitan signifon en la nova socio…” (Sennaciulo, aŭgusto 1984).