INTERNACIE  KUIRI

Maria Becker-Meisberger, Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 2000 (2a eld), 184 paĝoj, 21 cm

Plej diversaj receptoj proponitaj de la legantoj de la revuo "Monato". Al tiu ĉi verko kunlaboris pli ol cent dommastroj kaj dommastrinoj, kiuj, sub la gvido de Maria Becker-Meisberger, arigis la plej interesajn receptojn el sia regiono. Ĉu vi ŝatus hipogloson laŭ muelista maniero kun leontodo-salato aŭ prefere unue ukrainan barĉon kun pampuŝkoj kaj kiel ĉefpladon "Amo kamuflita"? Tiujn ĉi kaj ducenton da aliaj receptoj vi trovos en la kuirlibro por frandemuloj.

Jen eltiraĵo el la antaŭparolo de Marjorie Boulton:

"Ni konservu niajn tradiciajn pladojn kaj kutimojn, niajn festajn pladojn kaj manĝajn ceremoniojn; sed ni ne moku kaj malestimu fremdecon; ni eble eĉ provu fremdajn pladojn kaj pliriĉigu niajn vivostilojn. Sed eĉ se ni metas strangajn manĝaĵojn en la buŝojn, ni almenaŭ akceptu ilin en la mensojn kaj pli komprenu la vastan diversecon de la mondo, kaj la etecon de ĉies individuaj spertoj kaj scioj. Internacia receptlibro en internacia lingvo estas agrabla legaĵo, interesa kuriozaĵo; jes, sed ĝi estas ankaŭ modesta kontribuaĵo al granda, tolerema, tuthomara superkulturo."