LA  INTERNACIA  KUIR-LIBRO

Johanna Shorter-Eyck, BEA, London 1971, 193 paĝoj, 21 cm

500 receptoj el 100 landoj.

Jen komento de Nora Holmes:

Mi ĉiam pensas kun granda danko pri la avantaĝoj kiujn mi ĝuis ĉar mi lernis Esperanton. Unu estas ke mi manĝis bongustajn nekonatajn pladojn ne nur en restoracioj sed, ankaŭ, en la hejmoj de geamikoj alilande.

Sed eĉ la plej bonŝancaj inter ni trovas limojn al la ebleco vojaĝi kaj pro tio necesas ke Esperanto faru pli kaj ebligu al ni informiĝi pri alilandaj kuirartoj kaj eĉ mem prepari la frandaĵojn.

S-ino Shorter per zorga kolektado de receptoj el multaj diversaj landoj plenumis tiun gravan taskon kaj ŝi meritas la gratulojn kaj dankojn de ĉiuj sinjorinoj kiuj frontas al la daŭra postulo trovi ion novan por la familio.

Mi esperas ke vi kiuj eksperimentos pri novaj manĝaĵoj tiom sukcesos en viaj klopodoj ke vi konstatos denove kiom Esperanto kontribuis al la plivastigo de via scio kaj aldonis al via sperto.