INSTRUI  ESPERANTON  POR  KOMUNIKI

Catherine Samain, SAT-Broŝurservo, 1994, 15 p.

Skizo pri la komunik-situacia instrumetodo.

Jen du elĉerpitaĵoj:

"Posedi ampleksan vort-provizon kaj bone mastri la gramatikajn strukturojn ja necesas, sed ne sufiĉas, por scipovi fremdan lingvon: necesas ankaŭ akiri la kapablon uzi siajn lingvajn konojn por trafe kaj flue esprimi proprajn opiniojn, sentojn, pensojn, kaj sukcesi adaptiĝi lingve al la diversaj situacioj, kiuj povas prezentiĝi. Alivorte, la celo de la lernado estas ne nur la akiro de lingva kompetenteco, sed ankaŭ de komunika kompetenteco."

"... Kial ne, jam de la komenco, lerni la lingvon en rilato kun ĝia reala uzo? Kial ne bazi la instruadon sur komunikaj situacioj kaj tiel igi la lernadon de frazoj, esprimoj, vortoj, gramatiko, pli stimula kaj tuj utiligebla? Krome, ŝajnas al mi, ke ju pli da okazoj oni havas paroli pri propraj ideoj, ŝatoj, interesoj, des pli oni emas paroli. Ĉar, eĉ por lerni lingvon, kiu emas paroli por nenion diri?"

Sur tiuj konsideroj kaj la kelkaj praktikaj ekzemploj montritaj de C. Samain de nun baziĝas la nova generacio de E-instruantoj, por ke ankoraŭ pli floru vere vivanta "Esperantio".