ILUSTRITA  FRAZEOLOGIO

Sabine Fiedler, KAVA-PECH, Dobřichovice, 2004, 140 p., 20 cm.

Esperanto-frazeologio kun klarigoj de unuopaj proverboj akompanataj per spritaj desegnaĵoj de Pavel Rak kaj ekvivalentoj en kelkaj naciaj lingvoj.

Jen la finaj vortoj el la enkonduko de Detlev Blanke:

Mi ne nur demetas la ĉapelon antaŭ Sabine Fiedler pro ŝia elekto kaj prezento de la ekzemploj sed ankaŭ (ĉeĥe) tiros suben la ĉapelon antaŭ Pavel Rak. Ludante per ĉiuj klavoj de sia talento per malmultaj strekoj li donis al spritaj ideoj trafan esprimon kaj per tio sufiĉe ofte igis min laŭt(et)e ridi kaj (ankoraŭ pli ofte) subrideti. Sekve – kvankam pri gustoj oni disputi ne devas – al mi la desegnoj tre plaĉas.

Mi ne legis la manuskripton per unu spiro, sed kelkfoje kaj ĉiam denove prenis okulplenojn por ĝui la unuopajn ĉapitretojn, kvazaŭ bombonoj.

Kredu min, sinjorinoj (kaj sinjoroj), vi same ĝuos.