LA  HOBITO

aŭ  tien  kaj  reen

J.R.R. Tolkien, Sezonoj, Kaliningrado, 2005, 224 paĝoj, 20 cm

Mirfabelo de la aŭtoro de “La mastro de l’ Ringoj”, verkita antaŭ tiu trilogio.

Tradukis C. Gledhill kaj W. Auld (poemoj).

Jen recenzo de Paul Gubbins, kiu aperis en la revuo La Ondo de Esperanto:

Restas senco, forestas sento

Mi konatiĝis kun la originala, angla versio de La hobito, kiam mi havis ok aŭ naŭ jarojn.

Kvankam tiam mi interesiĝis pli pri trajnoj, bicikloj kaj vakeroj ol pri elfoj, drakoj kaj sorĉistoj, min tamen allogis la ĉiama, ĉiea etoso de la Tolkiena mondo. Des pli mi nun ĝojas, ke tiu ĉi moderna klasikaĵo – apartenanta ne al unu popolo, unu socio, unu generacio, sed al ĉiuj, preter landlimoj, ismoj kaj aĝoj – haveblas ankaŭ al esperantistoj, dank’ al la traduko de Christopher Gledhill kaj William Auld. Tiel riĉiĝas la infana – kaj ne nur! – literaturo de Esperanto.

Por mi la aparta ĉarmo de La hobito konsistas ne nur el la imagpovo de la aŭtoro, el la priskriboj pri fantaziaj regnoj kaj pri plej teruraj bataloj, sed ankaŭ – kaj ĉefe – el la karaktero de la kontraŭvola heroo hobita, Bilbo Baginzo. Bilbo estas ja vi aŭ mi: estaĵo, kiu sopiras sian hejmon, sian ordon, sian trankvilon, sed kiu, frontante al plej krizaj, plej minacaj situacioj, tamen trovas en si mem kuraĝon kaj kapablon por savi sin kaj ankaŭ siajn amikojn. Heroo malgraŭ si: jen la kerno de la Tolkien-a fabelo.

Kerno, kiu unualege konvinke kaptiĝas en traduko flua kaj forta. Neniel sterile stumble impresas la verko, malgraŭ fojaj anglismoj (ekzemple, mi preferus, anstataŭ “komfortigus”, “konsolus” – pĝ. 138), kaj krom la unusola preseraro, kiun mi rimarkis (“pastlasis” anstataŭ “postlasis” – pĝ. 141).

Gratulindas la tradukintoj – aparte Auld, kiu elegante, elokvente peris la poemojn – ke ili tiel nature liveras la sencon de la originalo, ke leganto apenaŭ scius, ke pri traduko temas.

Tamen sencon liveri ne ĉiam signifas senton liveri. Kaj verdire, ju pli mi esploris, ju pli mi kontrolis tradukon kaj originalon, des pli io juketis. Estis, mi konstatis, kvazaŭ la tradukinto de la ĉefa, proza parto de La hobito surgrimpus monton kaj tiom avidus la majestan rokon de la pinto, ke li survoje preteratentis la buntajn ŝtonetojn de la pado. Alivorte: kvankam la senco restas, la sento – la nuancoj, la subtilaĵoj de la prozo – foje mankas. Tio ne signifas, ke la traduko fiaskas: laŭokaza, fotela leganto, mergiĝante sendube kun plezuro en la aventuroj de Bilbo Baginzo, plej verŝajne nenion rimarkus.

Sed foje, enirinte butikon kaj ricevinte ŝanĝmonon, oni poste malkovras, ke tamen forestas moneroj. Aŭ ke la butikisto ruze enmanigis monerojn de alia valuto. Oni sentas sin etete trompita. Kaj tiel rilate La hobiton.

Mankas spaco por detale analizi: sufiĉu du pli malpli hazarde elektitaj partoj por indiki ja karakterizajn truojn en la traduko kaj por ilustri ke, kie restas senco, forestas sento.

Oni legas (pĝ. 179): “Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj”. Tamen en la angla oni trovas, ke temas pri “alarm-trumpetoj” (“warning trumpets”) kiuj “subite sonis, kaj eĥiĝis” (“suddenly sounded, and echoed”) laŭ la rokaj bordoj. Kvankam “sonis kaj resonis” ja kaptas la anglan, mankas indikoj pri alarmo aŭ pri subiteco. Iom poste (sampaĝe) oni trovas similan lakonecon: “…antaŭ ol la draka tondro alproksimiĝis”. La angla originalo multe pli timigas: “…antaŭ ol laŭtiĝis la rorado de la terura proksimiĝo de Smaŭgo” (“before the roar of Smaug’s terrible approach grew loud”). Kaj (sampaĝe) lamas: “…kiu malplaĉis al li, ĉar ĝi [la akvo] estis tro profunda kaj tro malvarma”. En la angla troviĝas tri adjektivoj por priskribi la akvon, ne du: “…too deep and dark and cool for his liking”. Kaj, en la angla, aliteracio: eventuale “…al li tro senlima, tro senluma, tro malvarma”.

Tuj poste preskaŭ biblie riĉa frazo en la angla povrigita en Esperanto: “…vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj”. En la originalo legiĝas: “…a vapour and a steam would arise enough to cover all the land with a mist for days” do “…leviĝus nebulo kaj vaporo sufiĉaj por vuali dum tagoj la tutan landon” (tiu ĉi frazo prezentas apartajn problemojn al tradukonto pro la malfacilo distingi en Esperanto inter la anglaj “vapour” kaj “steam” plue tiklas la parenca nocio pri “mist”, nebuleto).

Klare: facilas kritiki, diablas traduki. Mi, kiu neniom Esperanten tradukis krom lingvo-ekzercoj kaj kiu ankoraŭ ne kuraĝas praktiki – laŭ Auld – ĉi tiun arton plej malfacilan, apenaŭ rajtas verŝi mizeran recenzanto-galon super tiun, kiu ja kuraĝas, kiu ja grandparte sukcesas. Kiel supre dirite: La hobito legindas. Ĝi meritas lokon ne nur sur la bretaro de ĉiu Esperanto-familio sed ankaŭ, pli grave, inter la manoj de ĉiu Esperanto-infano (kaj malinfano).

Do brave, sinjoro Gledhill, traduke ekgrimpu denove! Sed ĉi-foje, survoje al parnasa pinto, malpli impete. Profundiĝu en la lingva panoramo, plenigu la pulmojn per freŝaj frazoj, flaru la apudpadajn idiomojn – kaj tiel, lante, lante al la supro!