HISTORIO  DE  ESPERANTO

Aleksander Korĵenkov, Sezonoj, Kaliningrado, 2005, 128 paĝoj, 20 cm

Ĉapitroj el la historio de Esperanto, preparitaj kiel tekstoj por Esperantaj kursoj kaj seminarioj.

Jen la recenzo de Ed Borsboom, kiu aperis en la revuo Esperanto (novembro - 2007):

    Bonvena ŝtopo en nia historiografia breĉo

Aleksandro Korĵenkov, ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto, verkis prelegaron por Somera Esperanto-Kursejo en Jekatarinburg en 1998. Post prilaboro li eldonis tiun materialon en 2005 libroforme sub la titolo Historio de Esperanto. La aŭtoro vere ŝtopis truon en la kampo de la lernolibroj pri nia estinteco. Precipe se ni serĉas unun, kiu traktas en konciza amplekso ne fragmenton, sed nian "tutan" historion. Ĝis nun oni povus helpi sin dum lecionoj per (ne malbonaj) superrigardoj ekz. de Privat 1927, Isbrücker 1932, Zakrzewski 1912, sed ili prezentas nur faktojn el la unua periodo de Esperanto. La nuna libro havas krom tiutempa "kompleteco" aliajn fortajn punktojn.

Ĝi priskribas –tre interese– en la lasta ĉapitro Post la falo de la berlina muro sur 5 paĝoj la plej freŝajn okazaĵojn el nia komunumo. Ekzemple la dujaran deĵoron de Trevor Steele kiel ĝenerala direktoro de UEA kaj la re-enoficigon de Osmo Buller en 2004. La malkreskon de la nombro de organizitaj esperantistoj en la ne-plu komunismaj ŝtatoj kaj sekve la malaperon de popularaj gazetoj kiel Hungara Vivo, Paco, El Popola Ĉinio. Tamen revekiĝis kun cetere pli modesta abonantaro la legindaj La Ondo de Esperanto (Rusio) kaj Litova Stelo (Litovio).

Ankaŭ la unua ĉapitro La iniciatoro de Esperanto tiras nian atenton, ĉar ĝi ne nur liveras la konatajn ingrediencojn pri Zamenhof, sed sufiĉe vaste la judajn elementojn el lia vivo. Aplaŭdinde, sed foje eĉ tro por studlibro, kiu ekde nun povas validi kiel la plej taŭga ilo por aŭtodidakto aŭ kurso de progresantoj. Preskaŭ unu tutan paĝon okupas detaloj pri la nomo de la kreinto. Jen alineo:

Pri la familinomo la konfuzo estas malpli granda. Germane ĝi aperas kiel Samenhof (ekzemple en "La Esperantisto"), kaj pole Zamenhof. Kelkfoje eĉ en la menciita "Libro por enskribo" pro manko de "h" en la rusa lingvo, oni skribis ruse Zamenov, kvankam pli tradicia ekvivalento por "h" estas "g". (La fina "ov" estis uzita por doni al la nomo pli rusan aspekton.)

Tria merito estas la objektiva maniero de transdono de informoj. La aŭtoro envicigas la eventetojn, sen trudi sian starpunkton aŭ aprobon. Malgraŭ tio mi ofte volonte estus aŭdinta lian analizon pri diskuteblaj iniciatoj kiel la Esperanta Civito. Sed ne, oni vane serĉas. Li pentras konfliktojn laŭvorte kaj figure je distanco.

Li ne kondamnas De Beaufront kaj ne mencias lian nesinceran konduton en la Ido-krizo. Notas la avantaĝojn de ĝi: la foriro de la reformuloj el la Esperanta tendaro; la demonstro, ke 100-membra Lingva Komitato ne labor-kapablas; la neceso pri unueca internacia organizaĵo. Kaj laŭ mi oni ne forgesu la stimulon al publikigo de lingvistikaj eseoj pri la lingvo Esperanto mem, kiel i.a. surpaperigis ilin "la pura klara mens'" René de Saussure.

Iel la libro enhavas por mi nekonatajn facetojn pri kelkaj epizodoj. Mi ne konsciis, ke la Rusa Periodo ĝis 1898, laŭ la klasika difino, estis tiel fragila, eĉ rompiĝema almenaŭ el adept-nombra vidpunkto. La verkisto tamen ne menciis la pozitivan elementon en la rusa influo tiam, kiun oni en nia historiografio bele indikas per la enblovo de animo en la lingvon – movadon. Korĵenkov pliprecizigis mian scion pri la konfliktoj inter francaj herooj dum la Franca Periodo 1898-1914. Kiel nekredebla kaj fanatika estis tiu interbatalado.

La rolo de Lapenna kiel nelacigebla kaj eminenta gvidanto estas trafe reliefigita. Li vere enorme laboradis por antaŭen- kaj suprenpuŝi la nivelon kaj fortikon de Esperanto. Tute saĝe la aŭtoro ne analizis liajn lastjarajn bedaŭrindajn decidojn. Korĵenkov repensigis min pri la urĝa bezono de biografio pri tiu granda figuro. Ĉu ne tasko por Lins aŭ Tonkin, aŭ kial ne por la juna Sikosek?

Kvare frapas la precizeco en la teksto. Nomoj, jaroj, citoj, ĉio kun skrupuleco menciita donas al la verko fidindan karakteron. Nur esceptkaze mi trovis miseron. Andreo Cseh lernis la lingvon en 1911 anstataŭ en 1912 kaj li redaktis La Praktiko ĝis 1964 anstataŭ ĝis 1963. La informo, ke la komunisma organizo IPE en 1934 posedis 10.000 membrojn, venas el la plumo de IPE mem kaj estas nekontrolebla. Ĉu tiu (propaganda) nombro veras, mi forte pridubas.

Valora parto konsistas en la aneksaĵo "Biografietoj", kiu enhavas ankaŭ nuntempajn aktivulojn, pri kiuj aliloke malfacile troveblas koheraj komunikoj, kiel ekzemple pri Renato Corsetti, Helmar Frank, Lee-Chong Yeong, Humphrey Tonkin. Mallonge, la instruistoj havas nun en la mano la konsilendan libron por la fako "historio".

Kaj jen alia recenzo de Carlo Minnaja, kiu aperis en la revuo La Ondo de Esperanto (decembro - 2005):

    Honesta, ne hagiografa

"... la kuracista praktikado estis ĉeno de senĉesaj malsukcesoj. [...] Li simple estis malbona kuracisto, kaj –sincere dirante– li nenion faris por gajni iajn ajn atingojn en ĉi tiu fako".

Se oni legas ĉi frazojn, kaj oni ekscias, ke ili rilatas al la adorata kaj gloregata Majstro oni eksaltas de sur la seĝo. Ĉu vere blasfemulo aŭdacis tiel skribi? Ĉu iu konscienca verdstelano aŭdacis ilin transskribi sen kuntrahiĝo de la manaj nervoj?

Nu jen kelkaj sentoj, kiuj trapenetras la leganton de la 128-paĝa Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Ĉar ja, la libro estas honesta, ne hagiografa. La movado montris kaj bele idealismajn flankojn, kaj multe pli homece prihontindajn malnoblaĵojn. Jam temp' esta' ke ni senmaske kaj objektive raportu pri ni mem. Personoj kiuj estas allogataj de la internacia lingvo devas scii, kia mondo estas/is malantaŭ ĝi, kiel ĝi rilatas/is al la ĉirkaŭo. Al la movado oni riproĉas, ke ĝi ne havas bazajn tekstojn unuigitajn, kiuj rolu kvazaŭ historiaj tekstoj legataj en la elementaj lernejoj de ĉiuj etnoj; la Esperanto-popolo ne havas lernejojn kie oni lernas la lingvon sisteme, kune kun ĝia kulturo. Tamen jam de kelke da jar(dek)oj ekzistas lernejoj, aŭ minimume mallongaj kursoj, pri la Esperanto-kulturo. Ekzistas universitatoj kiaj AIS San Marino, kie la internacia lingvo estas la ĉefa, kvankam ne la sola, instrulingvo. Sed pri la Esperanto-kulturo oni apenaŭ legas en la apendicoj de la bazaj lernolibroj. Ekzistas ja pluraj aliaj verkoj kiuj pritraktas jen la literaturan faceton, jen la movadan, jen la lingvohistorian; ekzistas la primitiva sed siatempe prave furora Historio de la lingvo Esperanto de Privat; ekzistas la ĉionenhava kaj la ĉiun-temon-tuŝa Esperanto en Perspektivo (ĉefredaktita de Lapenna, tamen atinganta nur 1974); ekzistas la modernstila kaj alloga dua eldono de Vojaĝo tra la Esperanto-lando de Kolker; sed, nu, svelta libreto kia la nuna preskaŭ ne havas antaŭulojn. Ĝi originis ĝuste el kursoj pri la movado faritaj dum pluraj jaroj de la aŭtoro, el kiuj specife prestiĝa estas tiu ĉe la Universitato de Poznań.

La libreto, kiel konfesite jam dekomence, ne estas homogene distribuita. Al iuj temoj estas dediĉitaj pli da paĝoj, aliaj temoj kiuj povus esti same gravaj, estas nur pretere tuŝitaj. Ĉiu kurso spegulas la sentojn kaj la gustojn de la docento; do ne mirige, ke la personeco de Zamenhof kaj precipe lia interesiĝo pri hebreismo kaj cionismaj societoj estas pritraktataj pli vaste ol alitekste. Ĉar ja, se la hagiografio prezentas d-ron Esperanto kiel internaciiston, oni sciu, ke la lingvo estis frukto de komenca forta naciismo hebrea. Tiun naciismon poste Zamenhof forrifuzis, sed ĝi lasis fortan spuron en la animo de la juna doktoro. Same kelkaj paĝoj estas dediĉitaj al la unuatempaj reformproponoj: ankaŭ Korĵenkov sekvas la teorion de Waringhien kaj Ludovikito, ke Zamenhof volis, ke la reformoj fiasku, ĉar li estis konvinkita, ke lia ellaboraĵo estas pli bona ol tiu kiun la reformoj estus produktintaj, kaj tamen li volis ne aspekti diktatoreca, sed ja bonvolema al la reformemuloj. Se estus venkintaj la reformemuloj, nun ni havus lingvon sen akuzativo, kaj sen pluralo kaj akuzativo en la atribua adjektivo. Ĉu preferinde?

Same, komparo inter la nuna libreto kaj la Historio de la lingvo Esperanto de Privat montras akcentojn malsamajn. De Privat la historio de la movado estas pritraktata el okcidenta vidpunkto: la franca periodo aspektas grandioza, kaj la kreiĝo de gravaj Esperanto-centroj en Parizo kaj Svislando ŝajnis loki la movadon en la umbilikon de la mondo. Sukcesoj (kaj duonsukcesoj) en aliaj mondopartoj estas nur pretere traktataj; kio okazis en "Sovjetruslando" estas likvidita per naŭ linioj. Korĵenkov male dediĉas plenan dense presitan paĝon al la prezento de la internacilingva demando ĉe la Komunista Internacio (Kominterno), kaj montras kiel al belaj promesoj kaj al duonfirmaj decidoj respondis tre magra efektivo. Ni lernas ankaŭ ke dum certa tempo, ne nur antaŭ sed ankaŭ post la unua milito Ido staris sufiĉe firme kaj efektive rolis kiel rivalo al Esperanto kiam iuj mondaj institucioj alproksimiĝis al decido pri la internacia lingvo.

La aŭtoro distingas la historion de la neŭtrala movado disde la laborista, ĉefe inter la du militoj. Tiu divido estas kutime akceptata, kaj troviĝas jam en la Historio de Privat. Por la laborista movado la lingvo estis ilo helpa al la klasbatalo aŭ ĉiukaze al la laborista klaso, do asocioj, revuoj, kursoj estis pluraj, kaj certagrade amasaj; por la "neŭtrala" movado tiu impeto ne estis tiel forta, kaj la asocioj de la du tendencoj tre atente volis marki distingiĝon. Ambaŭ montris tamen la saman malfortan flankon: emon al interna kontrasto. SAT suferis eksiĝojn kaj eksigojn, ankaŭ laŭ la evoluo de la ideo de proletismo, antaŭe tutmonda, poste helpa al la celoj de Sovetio. Tamen, legante tiun historion, oni rimarkas, ke esperanto estis iam ege pli sukcesa ol nun (SAT havis pli ol 5000 membrojn); ke ĝi estis preskaŭ ĉe la fina venko tamen nur optimistoj povis esperi. Sed eĉ post la dua mondmilito, malgraŭ la naciismoj kaj la granda buĉado kiu pereigis multajn milojn da samideanoj, flanka asocio uzanta esperanton, la Universala Ligo, havis 11 mil membrojn.

En sia unua formo, la kursoteksto kiun ĉi broŝuro prezentas, finiĝis per la jubilea jaro 1987, certagrade sukcesa per la plej impona UK kaj la samtempaj alilokaj celebradoj, kaj pro la mildiĝo de iamaj akraj kontrastoj. Fluo de la tempo, pliaĝiĝo de la batalantoj kaj ŝanĝiĝo de la monda politika situacio kun la fino de la malvarma milito kreis novan terenon por esperanto. Tial estas tre interesaj la aldonitaj paĝoj "post la falo de la Berlina muro", ĉar la movado troviĝis en krizo pro la daŭra ekspansio de la angla. Esperanto ne plu estis la sola fenestro al la mondo por pluraj popoloj al kiuj novaj fenestroj estis ĉiutage malfermataj. Necesis trovi aliajn vojojn, aliajn kialojn, aliajn ekzistorajtojn; la ĝenerala dominado de la angla lingvo, kaj, paralele, ĝia barbariĝo estas ne plu sentataj kiel problemo. Tial formiĝis alicelaj asocioj, komunumoj, revuoj: la esperantlingvanoj (eĉ ne plu "esperantistoj", termino kiu posttrenas ideologion tempe difinitan) konsistigas diasporan popolon, kies unuiga kaj identiga trajto estas la lingvo. Korĵenkov, male al pli UEA-orientitaj eseistoj, taŭge reliefigas la atingojn de ĉi tiuj aliaj fluoj. Oni povas bedaŭri, ke la lastaj paĝoj estas preskaŭ nur nomlistoj, ĝuste ĉar la iniciatoj estas ege multnombraj, kaj la kroniko ankoraŭ ne fariĝinta historio ne permesas selekti tiujn kiuj pleje meritas mencion.

Korĵenkov montriĝas bona instruisto, tre atenta kaj detala pri nomoj kaj datoj, sed ankaŭ kapabla prezenti resume. Li mem antaŭdiras, ke oni povus vidi la verkon kiel aron da unutemaj ĉapitroj pli ol homogenan ĉenon da sinsekvaj eventoj. Senbombaste li prezentas la sukcesojn ĉe Unesko, sed li evidentigas, ke la sekvoj, kvankam ne grandskalaj ekstere, tamen estis ege fortigaj kaj unuigaj interne. Tute saĝe kaj ekvilibre li prezentas la finon de la Lapenna-periodo, finon kiu ĝis antaŭ nemultaj jaroj estis ankoraŭ tabua temo por historiistoj. Li abunde citas rekte el dokumentoj, lasante al la leganto la taskon eltiri proprajn konkludojn, ne ja influante lin per sia ideologio aŭ mondrigardo.

La libron oni legas volonte kaj flue; laŭ okcidenteŭropa studritmo kalkulebla per universitataj studunuoj, kurso surbaze de tiu teksto povus okupi 16 horojn. Biografietoj kaj esenca bibliografio riĉigas la lastajn paĝojn de ĉi tiu kvina volumo de Serio Scio, eldonita de Sezonoj.